Pro la situo de Ĥajfo, la urbopartoj troviĝas ĝis ĉirkaŭ 400 metrojn super la marnivelo. Oni povas dispartigi la urbojn je 3 partoj:
ĉe la maro troviĝas la industria areo, haven-, fervojoinstalaĵoj. La plej granda parto de la araba loĝantaro loĝas tie.
Duonalte (80-120 metrojn super la maro) troviĝas la vendejegoj, amuzejoj. Tiu parto (Hadar Ha'Carmel) estiĝis en 1920.
En la plej alta parto de la urbo (Central Carmel) troviĝas la hoteloj, restoracioj, domoj de riĉuloj. Ĉe la suda urba elirvojo kaj tiel ĉe la plej alta parto (super 400 m) de la urbo troviĝas la Universitato de Ĥajfo kun karakteriza turdomo. La diversaj niveloj de Ĥajfo interligiĝas per la sola (dentorela) metroo de Israelo, la t.n. Carmelit.
En Hajfa troviĝas la Monda Centro de la Bahaa kredo.