Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

140-aj jaroj a.K.

190-aj jaroj a.K.180-aj jaroj a.K.170-aj jaroj a.K.160-aj jaroj a.K.150-aj jaroj a.K.140-aj jaroj a.K.130-aj jaroj a.K.120-aj jaroj a.K.110-aj jaroj a.K.100-aj jaroj a.K.

La 140-aj jaroj a.K., do la 140-aj jaroj antaŭ nia erao, ampleksis la sekvajn dek jaroj:

Eventoj

La makedono Andriscus sukcesis reestabligi la monarkion en Antikva Makedonio, sed nur por unu jaro kaj sekve la Romia Respubliko transprenis la rektan kontrolon kaj instalis romian provincon, kiu ekhavis la latinan nomon Macedonia. Krome en Romo mortis Katono la Maljuna, latine Marcus Porcius Cato Censorius (n. en -234), kiu havis grandan influon al la tiutempa konservativa politiko kaj latina filozofio.

Kiel jam aludite supre, en Antikva Makedonio la Romia Respubliko transprenis la rektan kontrolon kaj instalis romian provincon, kiu ekhavis la latinan nomon Macedonia.

La greka regiono Achaea konkeriĝis fare de la romia armeo kaj unue apartenis al la romia provinco Macedonia. Dum la jaro 27 antaŭ Kristo ĝi ekhavis la statuson de sendependa senata romia provinco kun la ĉefurbo Korinto.

La Tria Punika Milito finiĝis. Krome la greka historia regiono Epiro iĝis parto de la Romia Imperio - sub la latinigita nomo Epirus.

En Seleŭkio estas politika krizo, post kiam Aleksandro la 1-a Balas, la antaŭa imperiestro, mortis. Demetrio la 2-a kaj Antioko la 6-a iĝis imperiestroj.

Akvedukto Aqua Marcia konstruiĝis en Romo. Pli oriente, la Parta imperio aneksis Babilonion.

La Makabeoj liberigis Judion el la greka rego de Seleŭkio.

La armeo de Romio gvidis malsukcesan militon kontraŭ skordiskoj, kelta tribo setlinta je la kunfluo de la Danubo kaj Sava, en la regiono de Beogrado, tiam latine Singidunum. Ĉirkaŭ 12 a.K. la tribo ŝajne submetis sin sub romian kontrolon kaj ricevis interŝanĝe iom da aŭtonomio.

En antikva Ĉinio komencis regadi imperiestro Wu Di.

Kembali kehalaman sebelumnya