1958
1958 Events College
1958 estis normala jaro komenciĝanta merkrede (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1958 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Esperantujo
Mondo
1-a de januaro : Eŭropo : La du Romaj Traktatoj starigas la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) kaj la Eŭropa Atom-Energia Komunumo (EAEK, Eŭratom ) inter la membroŝtatoj-fondintoj : Francio , Germanio , Belgio , Italio , Luksemburgo kaj Nederlando -- "Eŭropo de la Ses".
12-a de marto : La tria Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Hilversum , Nederlando . Francio gajnis la konkurson je 27 punktoj, per la kanto "Dors, mon amour" ("Dormu, mia amatino") de kantisto Andre Claveau .
28-a de septembro : Francio : La francoj adoptas per referendumo sian nunan konstitucion ; ĝi estas promulgita la 4-an de oktobro 1958 .
4-a de oktobro : Francio : La ĵus adoptita, nuna konstitucio de Francio estas promulgita. Ĝi tiel estas la 18-a konstitucio de Francio ekde 1789 . Estigante parlamentan reĝimon, ĝi starigas la nunan Kvinan Francan Respublikon.
28-a de oktobro : Johano la 23-a iĝis papo
Francio : Charles de Gaulle estas elektita prezidento de la Franca Respubliko. Li tiel estas la unua prezidento en la Kvina Respubliko.
Kolombio : Stabiliĝo.
Gvineo sendependiĝas sub Ahmed Sekou Toure , aniĝante al UNO .
Kreita Romanido .
La brita piloto Mike Hawthorn gajnis la mondan ĉampionecon de Formulo Unu .
Rusio : fondita Mirnij .
Naskiĝoj
4-a de januaro : Julian Sands , brita aktoro
15-a de januaro : Boris Tadić , prezidento de Serbio
28-a de februaro : Jeanne Mas , franca kantistino
12-a de marto : Baciro Dabó , politikisto de Gvineo Bisaŭa (m. 2009 )
29-a de aprilo : Michelle Pfeiffer , usona aktorino
7-a de junio : Prince , usona muzikisto, komponisto, kantoverkisto (m. 2016 )
17-a de julio : Wong Kar-wai , ĉina film-reĝisoro
22-a de julio : Ahmad Kazemi , irana militestro, generalo-majoro de la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio , unu el la ĉefaj figuroj de la Iraka-Irana milito (m. 2006 )
16-a de aŭgusto : Madonna , usona kantistino
29-a de aŭgusto : Michael Jackson , usona kantisto (m. 2009 )
30-a de aŭgusto : Anna Politkovskaja , rusia ĵurnalistino (m. 2006 )
29-a de septembro : Fajeze Haŝemi , irana politikistino kaj ĵurnalistino
8-a de oktobro : Ursula von der Leyen , germana politikistino, prezidantino de Eŭropa Komisiono
16-a de oktobro : Tim Robbins , usona aktoro
20-a de oktobro : Viggo Mortensen , usona aktoro
24-a de novembro : Alain Chabat , franca aktoro kaj reĝisoro
15-a de decembro : Alfredo Ormando , itala verkisto kaj samseksema aktivulo (m. 1998 )
Nsumbu Wa-Kiboka , zaira esperantisto (m. 1995 )
Mortoj
14-a de januaro : Paul Axel Nylén , sveda pioniro de Esperanto (n. 1870 )
30-a de januaro : Ernst Heinkel , germana aviadila inĝeniero (n. 1888 )
11-a de februaro : Bertil Malmberg , sveda verkisto (n. 1889 )
20-a de marto : Afonso d'Escragnolle Taunay , brazila verkisto (n. 1876 )
5-a de majo : James Branch Cabell , usona verkisto (n. 1879 )
20-a de junio : Kurt Alder , germana kemiisto (n. 1902 )
18-a de aŭgusto : Anatolij Bovikin , sovetia infano-aktoro afrikdevena, plenuminta la ĉefan rolon en la filmo Maksimĉjo (n. 1943 )
26-a de aŭgusto : Ralph Vaughan Williams , brita komponisto (n. 1872 )
13-a de septembro : Charles Crane , urbestro de Honolulu (n. 1869 )
25-a de septembro : John Watson , usona psikologo (n. 1878 )
9-a de oktobro : Papo Pio la 12-a (n. 1876 )
24-a de novembro : Robert Cecil , esperantisto kaj ministro de Britio (n. 1864 )
5-a de decembro : Wolfgang Pauli , aŭstra fizikisto (n. 1900 )
21-a de decembro : Lion Feuchtwanger , germana verkisto (n. 1884 )
24-a de decembro : William Ebenezer Thomson , brita esperantisto (n. 1871 )