Abū ʿUbajd ʿAbd Allāh ibn ʿAbd al-ʿAzīz al-Bakrī (arabe أبو عبيد عبد الله بن عبد العزيز البكري, Abū ʿUbajd ʿAbd Allāh ibn ʿAbd al-ʿAzīz al-Bakrī; naskiĝis 1014 en Onubo, mortis 1094) estis al-andalusa geografo kaj historiisto. Li skribis pri Eŭropo, Nordafriko kaj la araba duoninsulo. Liaj verkoj estas famaj pro sia objektiveco. La luna kratero Al-Bakri ricevis la nomon laŭ li.
La patro de Al-Bakrī estis guberniestro de la araba provinco Onubo. Li travivis sian tutan vivon en tiama islama Hispanujo. Li vivis en Kordovo. Li ne vojaĝis al la lokoj pri kiuj li skribis.
Verkoj
Liaj ĉefaj verkoj estis:
- Kitāb al-Masālik wa-l-Mamālik (1068; libro de la reĝlandoj kaj vojo). La libro estis tradukita francen kaj eldonita de William Mac Guckin de Slane en Alĝero 1858–1859 sub la titolo Description de l'Afrique septentrionale. Al-Bakrī priskribis en tiu verko la homojn, la geografion, la klimaton kaj la ĉefurbojn de la regnoj.
- Kitāb Muʿǧam mā staʿǧam. Manskribita eldono de Ferdinand Wüstenfeld sub la titolo Geographisches Wörterbuch. 2 volumoj. Göttingen/Paris 1876–1877.
Literaturo
- Herman L. Beck: L'image d'Idrīs II, ses descendants de Fās et la politique sharīfienne des sultans marīnides 656-869/1258-1465. Brill, Leiden, 1989. S. 21–29.
- E. Lévi-Provençal: Art. "Abū ʿUbaid al-Bakrī" en The Encyclopaedia of Islam. New Edition Bd. I, S. 155b-157b.