Alexander Christian Leopold CONZE (10a de decembro 1831 – 19a de julio 1914 ) estis germana arkeologo , kiu specializiĝis pri la arto de Antikva Grekio .
Li naskiĝis en Hanovro kaj studis ĉe la Universitatoj de Göttingen kaj Berlino . En 1855 li atingis doktoriĝon en Berlino kiel studento de Eduard Gerhard . En 1863 li iĝis helpoprofesoro ĉe la Universitato de Halle [ 1] , kaj de 1869 ĝis 1877 li servis kiel profesoro pri arkeologio ĉe la Universitato de Vieno . En la 1870-aj jaroj li plenumis du arkeologiajn esploradojn ĉe Samotrako (1873 kaj 1875)[ 2] .
Alexander Conze ĉe Samotrako .
En 1877 li estis postsekvanto de Karl Bötticher kiel direktoro de la Berlina Antikensammlung (Kolekto de Klasikaj Antikvaĵoj)[ 1] En 1887, li iĝis Sekretario de Germana Arkeologia Instituto [ 3]
En 1878, kune kun inĝeniero Carl Humann , li komencis elfosadon ĉe Pergamo en Malgranda Azio - projekto, kiu daŭris ĝis 1886. Kun Wilhelm Dörpfeld , li komencis duan arkeologian elfosadon ĉe Pergamo en 1900. Ĉe Pergamo, Conze kaj Humann malkovris unu el la plej grandaj arkeologiaj trezoroj de la Helenisma civilizo , nome la Altaron de Pergamo , kiu nuntempe ankoraŭ hejmas ĉe la Pergamo-muzeo en Berlino .
Conze mortis en Berlino .
Selektaj verkoj
Die Bedeutung der klassischen Archäologie (La gravo de klasika arkeologio). Vieno 1869
Zur Geschichte der Anfänge der griechischen Kunst (Historio de la komencoj de la greka arto). Vieno 1870–1873
Heroen- und Göttergestalten der griechischen Künste (Herooj kaj "di-figuroj" en la grekaj artoj). Vieno 1874.
Römische Bildwerke einheimischer Fundorte in Österreich (Romaj verkoj loke malkovritaj en Aŭstrio). Vieno 1872–78
Notoj
Referencoj
"Tiu artilolo enhavas tradukitan tekston el koresponda artikolo de la Germana Vikipedio ".