Alfred Moschkau
Alfred MOSCHKAU (naskiĝinta la 24-an de januaro 1848 en Löbau, mortinta la 27-an de majo 1912 en Zittau) estis germana filatelisto, verkisto, publicisto kaj regionhistoriisto. En 1868 edzigis lin Frieda Pfeifer el Obercunnersdorf. Vivo![]() Estante filo de ĉevalhufforĝisto kaj bestokuracisto frekventis de 1865 komercan lernejon en Lepsiko kaj ekstudentis ĉe la universitato de Lepsiko en 1867. En Dresdeno li estis de 1868 fotisto, homeopatulo, komercisto per poŝtmarkoj; li krome verkadis fakeseojn prifilatelajn. Dresdene li okazigis ankaŭ la unuan eksponon de privata filatelahoj. Volo lia estis krei grandan kolekton da ĝis tiam aperintaj poŝtmarkoj. Gustav Bauschke dungis lin por la fakperiodaĵo "Deutsche Briefmarkenzeitung". Schaubek eldonigis en 1871 katalogon pri poŝtmarkoj por kiu fundamentas la kolekto de Moschkau - kiu ank atentigis havi (stampe, prese) aberaciajn pecojn. En 1871 Moschkau okazigis duan ekspozicionn en Dresdeno kaj samjare li kunfondis la filatelistan ligon Verein Deutscher Philatelisten, kiun li estris. Krome li eldonis la periodaĵon "Moschkaus Magazin für den Markensammler"). Moschkau eĉ iniciatis instituton por konvikti ulojn pri falsado de poŝtmarkoj. En 1873 li doktoriĝis pri filozofio. Baldaŭ li ankaŭ interesiĝis pri regionhistoriaĵoj eldonante la gazeton "Saxonia". Redaktoro de la filatela gazeto "Senfs illustriertes Briefmarkenjournal" li estis dum kvin jaroj (ĝis 1881). Internacia ligo de filatelistoj naskiĝis en 1877; ankaŭ ĉi-rilate Moschkau engaĝiĝis. En 1879 li malfermis regionhistorian muzeon sur la monto de Oybin. Poste Moschkau estis en Vieno (1881), filatelredaktorece. Dum WIPA-ekspozicio en 1881 li ĉeestis stande. De 1883 li eldonis la periodaĵon "Germania–Allgemeine deŭtsche Philatelistenzeitung"; ĝis 1887 li redaktis "Illustriertes Briefmarkenjournal" kaj ĝis 1892 "Illustrierte Briefmarkenzeitung". GravecoMoschkau enkondukis sisteman poŝtmarkkolektadon en Germanujo farante filatelon agnoskota branĉo de poŝta kaj trafika historioj. Kolekto lia estis forvendita de la vidviniĝinta edzino kaj la muzeon ĉe Oybin-burgo transprenis fine de la 1930-a jaroj la municipo Zittau. La aŭstro Sigmund Friedl nomis Moschkau patro de la germanaj filatelistoj (en 1876 je "Wiener Illustrierte Briefmarkenzeitung"). Moschkau engaĝiĝis por la etŝpura fervojlinio inter Zittau kaj Oybin kaj ĝenerale por la turismo. Honoroj
Verkoj
Eksteraj ligiloj
|