Amonia persulfato
|
|
Kemia strukturo de la Amonia persulfato
|
|
Kemia strukturo de la Amonia persulfato
|
|
Blankaj kristaloj de amonia persulfato
|
Alternativa(j) nomo(j)
|
Amonia perokso-dusulfato
|
Kemia formulo |
(NH4)2S2O8
|
CAS-numero-kodo |
7727-54-0
|
ChemSpider kodo |
56400
|
PubChem-kodo |
62648
|
Fizikaj proprecoj
|
Aspekto |
blankaj aŭ flavecaj kristaloj
|
Molmaso |
228.18 g mol−1
|
Smiles
- O=S(=O)([O-])OOS([O-])(=O)=O.[NH4+].[NH4+]
- [NH4+].[NH4+].[O-]S(=O)(=O)OOS(=O)(=O)[O-]
|
Denseco |
1.98 g/cm3
|
Fandopunkto |
120 °C (248 ℉; 393 K) malkomponiĝas
|
Solvebleco:Akvo |
80 g/100 mL (25 °C)
|
Mortiga dozo (LD50) |
820 mg/kg, buŝa (muso)[1]
|
Sekurecaj Indikoj
|
Risko |
R8 R22 R36/37/38 R42/43
|
Sekureco |
(S2) S22 S24 S26 S37
|
Pridanĝeraj indikoj
|
Danĝero
|
GHS etikedigo de kemiaĵoj
|
GHS Damaĝo-piktogramo |
|
GHS Signalvorto |
Damaĝa substanco
|
GHS Deklaroj pri damaĝoj |
H272, H302, H315, H317, H319, H334, H335
|
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj |
P220, P261, P280, P305+351+338, P342+311
|
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
|
Amonia persulfato (APS), persulfato de amonio aŭ (NH4)2S2O8 estas neorganika kombinaĵo de oksigeno kaj sulfuro rezultanta el reakcio inter la persulfata acido kaj amonia hidroksido. Ĝi estas senkolora kristalo, alte solvebla en akvo, pli ol la rilata salo de kalio.
Ĝi estas forta oksidagento, uzata en polimera kemio, kuprogravurado, kiel puriga kaj blankiga agentoj, traktado de metalsurfacoj, tekstila kaj papera industrioj, procedo por akvopurigo, ktp. La dissolviĝo de la salo en akvo estas varmoeniga procezo[2].
Reakcioj
Amonia persulfato estiĝas per elektrolizo de saturita solvaĵo kun amonia sulfato kaj sulfata acido:
Kiam varmigita al 120 °C, amonia persulfato malkomponiĝas kun liberigo de oksigeno kaj estigo de amonia pirosulfato
En acida medio ĝi reduktiĝas al amonia bisulfato:
|
Sekureco
Aerodevena polvo enhavanta amonian persulfaton povas esti irita al okuloj, nazoj, gorĝo, pulmoj kaj haŭto per kontakto. Altaj polvokoncentriĝoj povas kaŭzi spirmalfacilecon, kapdololon kaj naŭzon. Oni plu rimarkas ke la saloj de persulfato estas la ĉefa kaŭzo de astmo en virinoj. Aliflanke, oni daŭre sugestas ke ekspozicio de amonia persulfato povas kaŭzi astmefektojn en gekombistoj kaj geatendistoj laborantaj en industrio por hararaĵoj. La astmo-efektoj supozeble kaŭzatas de oksidado de cisteinaj kaj metioninaj restaĵoj.
Literaturo
- Academic Press Dictionary of Science and Technology, Christopher G. Morris, Academic Press
- Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson
- Safety in the Chemistry and Biochemistry Laboratory, André Picot, P. Grenouillet
- Gardner's Commercially Important Chemicals: Synonyms, Trade Names, and ..., G. W. A. Milne
- Applications of Synthetic Resin Latices , Fundamental Chemistry of Latices ..., H. Warson, C. A. Finch
- A Comprehensive Guide to the Hazardous Properties of Chemical Substances, Pradyot Patnaik
- Handbook for Critical Cleaning: Applications, Processes, and Controls ..., Barbara Kanegsberg, Ed Kanegsberg
- Handbook of Emergency Chemical Management, David R. Quigley
Vidu ankaŭ
Referencoj