Anaksimeno el Mileto estis pli juna samtempulo de Anaksimandro (610 a. K. — 546 a. K.) kaj eble disĉiplo de tiu lasta. Filo de Eŭristrato, li estis ankaŭ miletano kaj asertis ke aero estis la principo aŭ prasubstanco de kiu ĉio devenas. Kiam aero estas egalforma disiĝinta ĝi fariĝas nevidebla, sed pere de efiko de la varmo, malvarmo, malsekaĵo kaj movo, ĝi fariĝas perceptebla. En sia plej kondensita stato, aero fariĝas tero kaj, male, la vento. La mezgradaj formoj estas nuboj, akvo kaj fajro.
Por li la tero estas ebena kaj ŝvebas en la aero, sammaniere la suno, la luno kaj la aliaj ĉielaj korpoj.