La plej alta monto de Ameriko, Akonkagvo (hispaneAconcagua), estas 6.960 metrojn alta; tio igas ĝin ankaŭ la plej alta montopinto de la mondo ekster la sistemo de Himalajo.[1] La averaĝa alteco estas de 4 000 metroj super marnivelo. La suda parto de la montaro formas la naturan limon inter Argentino oriente kaj Ĉilio okcidente, en la areo kie estas la plej altaj montoj de la kontinento.
La Andoj konstituas enorman montaron kiu estas hejmo de la plej altaj vulkanoj de la mondo. Al ili apartenas krom Akonkagvo precipe Chimborazo (6.267 m), Cotopaxi (5.897 m), Tupungato (6.800 m), Illimani (6.682 m), Misti (5.822 m), Ŭaskarano (6.768 m), Llullaillaco (6.723 m), kiuj estas samtempe la plej altaj montoj de la montara ĉeno. Ĝi okupas areon proksimume de 330 000 km² kiu konturas la marbordon de la Pacifiko laŭlonge de 7240 km, transformante ĝin en la plej longa montaro de la Tero.[2] En la suda pinto, la Andoj iras sub la Atlantikon oriente de la Insulo Estados,[3][4] dum la norda pinto plilongiĝas ĝis preskaŭ atingi la komencon de la Kariba Maro.
Etimologio
Pri la etimologia deveno de la nomo "Andoj" ekzistas pluraj teorioj. Plej probabla ŝajnas deveno de la keĉua vorto anti, kiu signifas altan kreston. Ankaŭ alia keĉua vorto povus esti la etimologia fonto: Unu el la kvar regionoj de la inkaa imperioj, la tiel nomitaj "suyo", nomiĝis Antisujo; sed pli verŝajne ĝia nomo devenas de tiu de la montaro ol inverse.
Populara etimologio en la hispana lingvo estas la derivado de la hispana vorto andén (kajo, teraso, ŝtupo), sed ĝi ne estas verŝajna. Ja povas esti, ke hispanajn konkerantojn la keĉua vorto anti memorigis pri la montoflankaj ŝtupoj, uzataj por kultivado de nutraĵplantoj, kaj ke la similecon ili uzis por memori la vorton.
Zonoj
La klasigo de la diversaj zonoj de la anda montaro ŝanĝis laŭlonge de la tempo, kun hegemonio, dum longa periodo, de nomaro asocia al la politik-administraciaj dividaĵoj. Ankoraŭ oni parolas pri venezuelaj, kolombiaj, ekvadoraj kotopoaj Andoj. En 1973, la geologoAugusto Gansser[5] proponis dividon baze sur morfologiaj trajtoj:
Nordaj Andoj: Norde de la Guajakila Golfo (4ºS), Ekvadoro (enhavante la venezuelajn, kolombiajn kaj ekvadorajn Andojn.
Centraj Andoj: Inter la Guajakila Golfo kaj la golfo Penas (46º 30´S), Ĉilio (enhavante la peruajn, boliviajn, kaj argentin-ĉiliajn Andojn).
Kaj la Nordaj kaj la Sudaj Andoj estas nomataj ankaŭ Andoj de tipo kolizia, ĉar estis formitaj per la abdukcio de la oceana krusto. La centraj Andoj korespondas al la nomataj Andoj de anda tipo, kreitaj pro la subdukcio de la mara krusto.[6]
La geologio ankaŭ havigas alian pli detalan klasigon de la andaj zonoj:
Nordaj Andoj
Tiu sektoro estas komponita de la jenaj subregionoj:
Sude de Kolombio, en la landlimo kun Ekvadoro, la Andoj konstituas unusolan montaron kun vulkanaj montopintoj de ĝis 5000 msm; al la nordo, en la nudo de los Pastos, dividiĝas tuje en du kordileroj nomataj respektive Occidental kaj Central — el tiu lasta disiĝas la Oriental —. La anda areo kiun okupas Ekvadoro, Kolombio kaj Venezuelo estas tre verda kaj riĉa en flaŭro kaj faŭno. En tiu regiono troviĝas 45 000 specioj de flaŭro kaj 5 975 specioj de faŭno. Tiu regiono, nomata Tropikaj Andoj, estas la regiono plej riĉa en biodiverseco en la anda montaro.
La Cordillera Central estas separata de la Occidental laŭ distanco averaĝa de 400 km per geologia faŭlto okupata de la rivero Patia sude kaj de la rivero Kaŭko norde. La Cordillera Oriental separiĝas laŭgrade al oriento, kreante la basenon de la rivero plej krava el Kolombio, nome la Magdalena. Tiu montaro etendas norden kaj en la Departemento Norda Santandero ĝi subdividiĝas en du brakoj. La orienta brako eniras en la teritorio venezuela, kie ĝi akiras la nomon de Cordillera de Mérida, kies naturaj pluejoj faras vojon al la Formaĵo Lara-Falcón kaj havas malproksiman rilaton kun la montaroj de la Centra Marbordo (Karakaso, Valencio kaj Marakajo) kaj Orienta (Barcelono kaj Puerto La Cruz). La Montaro de Mérida estas la montarĉeno plej alta en Venezuelo, kaj havas plej altan pinton en la Monto Bolivaro (4978 msm).[7] Kun la Serranía del Perijá, kunposedita kun Kolombio, ĝi kunformas la venezuelan branĉon de la Andoj. La kordilero estas komponita de diversaj serranías (montetaroj), el kiuj estas plej konataj la Sierra Nevada de Mérida kaj la Sierra La Culata, ambaŭ situaj en la meza zono de la kordilero ene de la Mérida Ŝtato.
La Cordillera de Mérida situas en la okcidenta parto de Venezuelo kaj enhavas teritoriojn de la ŝtatoj Táchira, Apure, Barinas, Mérida, Trujillo kaj Lara, komence en la depresio de Táchira en la landlimo inter Kolombio kaj Venezuelo, etende laŭ ĉirkaŭ 425 km al la depresio de Barkisimeto-Karora en la ŝtato Lara.
La tri kordileroj havas montopintojn ĉefe de vulkana formado de pli ol 4 000 msm. La Central kaj la Oriental havas montopintojn de pli ol 5 000 msm kovritaj de neĝo permanente. Multaj el tiuj vulkanoj estas aktivaj kaj kaŭzis detruon kaj mortojn en la pasinteco pro la eksplodoj de gaso kaj cindro, same kiel pro la lavangoj de glacio kaj koto. La okcidento de la lando suferas pli grandan teran aktivecon, kion pruvas la nestabileco de ties geologia naturo. Nordokcidente de la Cordillera Occidental aperas montaro nomata Serranía del Baudó, kiu pluas laŭ la regiono Darieno turne okcidente al Panamo.
Zono de subdukcio horizontala Pampa: inter la suda limo de la dezerto de Atakama kaj la areo de Akonkagvo. En tiu zono troviĝas la plej altoaj montopintoj de Sudameriko.
Zono vulkana suda (ZVS): al la latitudo de la golfo Penas.
En la nordo de tiu sektoro troviĝas la Depresio Huancabamba, kiu separas ĝin el la Norda Vulkana Zono. Survoje suden, la riveroj Marañón kaj Santa kunformas gravajn dividejojn, nome la kanjono de Marañón kaj la Callejón de Huaylas respektive; tiu lasta dividas la montojn de la Cordillera Blanca disde la Cordillera Negra. En direkto suden, la Okcidenta Kordilero pluas pere de la Cordillera Huayhuash kaj ebligas la formadon de la Altebenaĵo Bombón, kio orografie nomiĝas «nudo de Pasco».
Sude de la Nudo, la alfluantoj de la rivero Apurimako kunformas regionon trairata de nombraj aluviaj kanjonoj. Norde de la baseno de Apurimako, ankaŭ la Vilkanota formas aluvian valon kiu ekas en la zono de glaĉeroj kiuj limigas la areon de la Altebenaĵo Kojao. Ĉirkaŭ la paralelo 15°S ekas la Centra Vulkana Zono en la Sara Sara. La jam menciita Altebenaĵo Kojao, aŭ simple konata kiel Altiplano, dominas la pejzaĝon sude de la 15 °C por la centra sektoro de Andoj. En tiu altebenaĵo estas du grandaj lagoj, nome la Titikaka kaj la Poopó, kiu formas la internbasenan sistemon plej etenda de Sudameriko. La loĝantaro troviĝas ĉefe en la Altiplano kaj en la ĉeanda marbordo kiel ĉe la perua ĉefurbo, Lima, kies metropola areo atingas ĝis 950 msm. Inter la interandaj urboj plej gravaj situaj en tiu sektoro de Andoj estas Arekipo, Huamanga, Puno, Tacna, Cajamarca, Huankajo kaj Kusko en Peruo; kaj La Paz, Sucre, Potosí, Cochabamba kaj Oruro en Bolivio.
Ĉirkaŭ la paralelo 22°S estas la Punao de Atakamo dominanta la olcidenton de la vulkana zono. La klimato estas arida varma kaj la biomo hegemonia estas dezerta.
Sudaj Andoj
Tiu sektoro estas komponita de la jenaj subregionoj:
Patagoniaj Andoj: korespondas al la zono sude de la Vulkano Lanino en Argentino kaj Ĉilio, ĝis la Magelana Markolo, kie interrompiĝas totale la montarĉeno. Ties averaĝaj altoj estas inter 1 500 kaj 2 000 msm, kaj en kelkaj punktoj facile superas la 3 500 msm. Elstaras en tiu montarĉeno la Monto Fitz Roy kaj la Cerro Torre, monumentaj akutaj pintoj de 3 375 kaj 3 133 respektive en la landlimo argentin-ĉilia, tre proksime de la glaĉeroj Perito Moreno kaj Viedma, el kiuj la unua estas vizitata de centoj da miloj da turistoj ĉiujare. Tiuj du montaroj estis granda defio por montogrimpistoj tra la jardekoj. Elstaras ankaŭ la masivo Paine, nome grupo de granitaj turoj de pli ol 3 000 msm kiuj staras super lagoj kaj glaĉeroj de la Ĉilia Patagonio. Tiu parto de Andoj argentin-ĉiliaj estas dominataj de gigantaj glacikampoj kiuj konstituas la rezervejojn de nesala akvo plej grandaj de la mondo ekster la Antarkto kaj Gronlando.
Fuegiaj Andoj: ĝuste sude de la Magelana Markolo, la Andoj realtiĝas, kun montopintoj pli altaj ol 2 000 msm kronitaj de glacikampoj, kun glaĉeroj kiuj falas al la Kanalo Beagle.
La sudaj Andoj etendiĝas ĝis la plej suda pinto de Sudameriko en Argentino kaj Ĉilio. Tiu regiono koncentras preskaŭ la totalon de la klimataj tipoj. Ĝi povas esti subdividita, siavice, en:
Tie troviĝas la plej altaj montopintoj, kvankam la averaĝa alto malaltiĝas. La montopasejoj estas malfacilaj kaj krutaj. Ili estas konstituitaj de dorsaj padoj separataj de valoj laŭlongaj de inter 10 kaj 40 km de larĝo. Okcidente troviĝas la intermeza depresio, nome tektona faŭlto kiu separas Andojn disde la Cordillera de la Costa, kiu apenaŭ superas la 2000 msm de alto. Oriente staras la ĉefa montoĉeno kun kelkaj de la plej altaj montopintoj: nome la Akonkagvo (6960,8 msm), la vulkano Tupungato (6 635 msm) kaj la Mercedario (6 770 msm).
La Andoj revenas kiel hegemonia formaro, la altaĵoj malaltiĝas draste parte pro la erozio fare de glaĉeroj kio kreis marbordon de insularoj kaj fjordoj, kaj samtempe pro la komplekseco de la procezo de subdukcio inter la Platoj Nazka kaj Sudamerika, el kij la unua eniras pli profunde kaj malpli etende, kio okazigis pli malgrandan plialtiĝon rilate al zonoj pli nordaj, sed la altoj relativaj de la montoj faras ĝin el plej aprezataj de montogrimpistoj el la tuta mondo ĉar tiuj montoj havas siajn bazojn preskaŭ ĉe marnivelo. La ĉefaj altaĵoj estas la vulkano Lanino (3776 msm), la cerro Tronador (3478 msm), la monto San Valentín (4058 msm), la monto Fitz Roy aŭ cerro Chaltén (3375 msm), la cerro Torre (3133 msm), la cerro Paine Grande (3240 msm) kaj la turoj de Paine (3000 msm). La Montaro Darvino en la Granda Insulo de Fajrolando havas la lastajn grandajn altaĵojn antaŭ la Andoj finfine eniras submaren oriente de la insulo de la Ŝtatoj. La monto Darvino estas la plej alta en Tierra del Fuego (2488 msm), sekvita de la monto Sarmiento (2350 msm).
La Anda regiono mezas inter diversaj naturaj kaj flaŭraj regionoj pro sia etendo el karibia Venezuelo al malvarma, venta kaj malseka Horna Kabo pasante tra la aridega Atakama Dezerto. Pluvarbaroj kaj tropikaj sekaj arbaroj[9] ĉirkaŭis multon de nordaj Andoj sed ili estas nuntempe ege malpliigitaj, ĉefe en Chocó kaj en inter-Andaj valoj de Kolombio. Kiel rekta malo de humidaj Andaj deklivoj estas la relative sekaj Andaj deklivoj en plej el okcidentaj Peruo, Ĉilio kaj Argentino. Kun kelkaj Interandaj Valoj, ili estas tipe dominataj de decidua arbaro, arbustaro kaj ksera vegetaĵaro, kiu atingas sian ekstremon en la deklivoj ĉe la preskaŭ senviva Atakama Dezerto.
Ĉirkaŭ 30,000 specioj de vaskulaj plantoj loĝas en Andoj, kaj preskaŭ duono el ili estas endemiaj de la mondoregiono, surpasante la diversecon de ajna alia riĉejo.[10] La malgranda arbo Cinchona pubescens, nome la fonto de kinino kiu estas uzata por trakti malarion, troviĝas amplekse en Andoj tiom for sude kiom ĝis Bolivio. Aliaj gravaj kultivaĵoj kiuj originiĝis el Andoj estas tabako kaj terpomoj. La alt-altitudaj arbaroj el Polylepis troviĝas en la Andaj areoj de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj Ĉilio. Tiuj arboj, de lokanoj referencataj kiel Queñua, Yagual kaj aliaj nomoj, povas troviĝi je altitudoj de 4 500 m super marnivelo. Restas neklare se la disa distribuado de tiuj arbaroj estas natura, aŭ la rezulto de arbarklarigado kiu ekis dum la periodo de la Inkaa Imperio. Senrilate, en modernaj tempoj tiu arbarklarigado akceliĝis, kaj la arboj estas nune konsiderataj tre endanĝeritaj, kaj kelkaj kredas ke tiom malmulte kiom ĝis nur 10% el la origina arbaro restas.[11]
Faŭno
La Andoj estas riĉaj en faŭno: kun preskaŭ 3,500 specioj, el kiuj ĉirkaŭ 2/3 estas endemioj de la regiono, la Andoj estas la plej grava regiono en la mondo por amfibioj.[10]
La diverseco de animaloj en Andoj estas alta, kun preskaŭ 600 specioj de mamuloj (13% endemioj), pli ol 1,700 specioj de birdoj (ĉirkaŭ 1/3 endemioj), pli ol 600 specioj de reptilioj (ĉirkaŭ 45% endemioj), kaj preskaŭ 400 specioj de fiŝoj (ĉirkaŭ 1/3 endemioj).[10]
La lago Titikako estas hejmo de kelkaj endemioj, inter kiuj la tre endanĝerita Titikaka grebo[14] kaj la Titikaka rano.[15] Kelkaj specioj de kolibroj, ĉefe de kelkaj oreotroĥiloj, povas esti vidataj je altoj sub 4000 m, sed multe pli alta biologia diverseco povas esti trovita je pli altaj altitudoj, ĉefe en la humidaj Andaj arbaroj ("nubarbaroj") kiuj kreskas sur deklivoj en Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj pli for nordokcidenta Argentino.[14] Tiuj arbar-tipoj, kiuj inkludas la Jungaojn kaj partojn de Ĉokoo, estas tre riĉaj en flaŭro kaj faŭno, kvankam ekzistas malmultaj grandaj mamuloj, kies esceptoj estas la minacataj pinĉaka tapiro, la okulvitra urso kaj la flavvosta lansimio.[12]
La Andoj formas nord-sudan akson de kulturaj influoj. Longa serio de kulturaj disvolvigoj kulminis en la etendo de la Inkaa civilizo kaj de la Inkaa imperio en la centraj Andoj dum la 15a jarcento. La Inkaoj formis tiun civilizon tra imperiismamilitarismo same kiel tra tre zorga kaj detala registara administrado.[16] La registaro patronis la konstruon de akveduktoj kaj ŝoseoj aldone al antaŭekzistantaj instalaĵoj. Kelkaj el tiuj konstruaĵoj estas ankoraŭ ekzistantaj nuntempe.
Ruinigitaj pro eŭropdevenaj malsanoj por kiuj ili ne havis imunecon kaj enlandaj militoj, en 1532 la Inkaoj estis venkitaj de alianco komponita de dekoj da miloj da aliancanoj el nacioj kiujn ili estis subigitaj (ekz. Huankaoj, Ĉaĉapojoj, Kanjarioj) kaj malgranda armeo de ĉirkaŭ 180 hispanoj estritaj de Francisco Pizarro. Unu el la malmultaj inkaaj lokoj kiujn la hispanoj neniam trovis en sia konkero estis Maĉupikĉuo, kiu kuŝas kaŝita sur montopinto en la orienta bordo de Andoj kie ili descendas al Amazonio. La ĉefaj survivantaj lingvoj de la Andaj popoloj estas tiuj de la keĉua kaj la ajmara familioj. Woodbine Parish kaj Joseph Barclay Pentland esploris grandan parton de la Boliviaj Andoj el 1826 al 1827.
Se la Andoj ne estas la plej altaj montopintoj de la planedo, ili almenaŭ montras multajn el la plej altaj urboj. La urboj de tiu montaro estas je alteco kie komencas en Eŭropo dezerto minerala neloĝata, ekzemple ĉe Potosi (je 4070 metroj), Cerro de Pasco (je 4380 metroj) kaj la aglomeraĵo La Paz-El Alto (je 3250 al 4200 metroj). La andaj urboj okupas la plej variajn scenejojn: se kelkaj estas rekte sur la altebenaĵo Altiplano, aliaj kaŭras ĉe la fendo de valoj.
La kruta tereno historie metis la kostojn de la konstruado de aŭtoŝoseoj kaj fervojoj kiuj trapasas Andojn ekster atingo de plej andaj landoj, eĉ per modernaj praktikoj de civila inĝenierado. Ekzemple, la ĉefa trapaso de Andoj inter Argentino kaj Ĉilio estas plenumita pere de la Paso Internacional Los Libertadores. Nur ĵuse la finoj de kelkaj aŭtoŝoseoj kiuj venis tre proksime unu de alia el oriento kaj el okcidento estis konektitaj.[18] Multo de la transportado de pasaĝeroj estas farita pere de aviadiloj.
Tamen, estas unu fervojo kiu konektas Ĉilion kun Argentino tra la Andoj, kaj estas aliaj kiuj faras la saman konekton tra suda Bolivio. Pri tio oni rigardu mapojn de tiu regiono.
Estas unu aŭ pliaj aŭtoŝoseoj en Bolivio kiuj trapasas la Andojn. Kelkaj el tiuj estis konstruita dum periodo de milito inter Bolivio kaj Paragvajo, por transporti trupojn el Bolivio kaj ties necesaĵojn al la militfronto en la malaltaj teroj de sudorienta Bolivio kaj okcidenta Paragvajo.
Dum jardekoj, Ĉilio postulis posedon de tero en la orienta flanko de Andoj. Tamen, tiuj postuloj estis rezignitaj ĉirkaŭ 1870 dum la Pacifika Milito inter Ĉilio, la aliancanaj Bolivio kaj Peruo, en diplomata klopodo por teni Argentinon ekstermilite. La Armeo de Ĉilio kaj la Mararmeo de Ĉilio venkis super la kombinitaj fortoj de Bolivio kaj Peruo, kaj Ĉilio kaptis la nuran provincon de Bolivio ĉe la Pacifika marbordo, iome da tero el Peruo kiu estis redonita al Peruo post jardekoj. Bolivio estis de tiam komplete lando sen maraliro. Ĝi ĉefe uzas marhavenojn en orienta Argentino kaj Urugvajo por internacia komerco ĉar ties diplomataj rilatoj kun Ĉilio estis ĉesigitaj ekde 1978.
Pro la kruta tereno en lokoj, vilaĝoj kaj urboj en la montoj — al kiuj veturi pere de motorvehikloj estas de malmulta uzo — estas ankoraŭ situaj en Altaj Andoj de Argentino, Bolivio, Peruo, kaj Ekvadoro. Surloke, la parencoj de la kamelo, nome la lamo, kaj la alpako plue plenumas gravajn uzojn kiel ŝargbestoj, sed tiu uzo ĝenerale malpliiĝis en modernaj tempoj. Ankaŭ azenoj, muloj, kaj ĉevaloj estas utilaj.
Agrikulturo
La antikvaj popoloj de Andoj kiaj la Inkaoj praktikis irigaciajn teknikojn dum ĉirkaŭ 6,000 jaroj. Pro la montaj deklivoj, terasado estis ofta praktiko. Terasado, tamen, estis nur etende uzita post la inkaaj imperiaj etendoj. La terpomo ludis gravan roloj kiel interne konsumita kultivaĵo. Maizo estis ankaŭ grava kultivaĵo por tiuj popoloj, kaj ĝi estis uzata por la produktado de ĉiĉo, grava por indiĝenaj popoloj de Andoj. Nuntempe, tabako, kotono kaj kafo estas la ĉefaj poreksportaj kultivaĵoj. Kokao, spite elradikigajn programojn en kelkaj landoj, restas grava kultivaĵo por laŭleĝa surloka uzado en milde stimula herboteo, kaj, kaj polemike kaj kontraŭleĝe, por la produktado de kokaino.
Minado
La Andoj famiĝis pro sia minerala riĉo dum la Hispana konkero de Sudameriko. Kvankam jam la Andaj indianaj popoloj artmetiis ceremonian juvelaron el oro kaj el aliaj metaloj, la mineralriĉo de Andoj estis unue minita grandskale post la alveno de hispanoj. Potosí en nuntempa Bolivio kaj Cerro de Pasco en Peruo estis el ĉefaj minoj de la Hispana Imperio en Ameriko. Río de la Plata kaj Argentina derivigas siajn nomojn el la arĝento de Potosí.
Nuntempe, minado en la Andoj de Ĉilio kaj Peruo metas tiujn landojn kiel la unua kaj tria ĉefaj produktantoj de kupro en la mondo. Peruo ankaŭ enhavas la plej grandan orminon en la mondo: nome Ĝanakoĉo. La Boliviaj Andoj produktas ĉefe stanon kvankam historie minado de arĝento havis grandan efikon sur la ekonomio de la 17a-jarcenta Eŭropo.
↑http://www.ign.gob.ar/node/479 Se dio a conocer la nueva altura oficial del Cerro Aconcagua: 6.960,8 metros, alirita la 3an de septembro de 2012, Instituto Geográfico Nacional (Argentina), www.ign.gob.ar
↑Alfred Wegener, 1912, Die Entstehung der Kontinente ("la ekesto de la kontinentoj"), germane, Petermanns Geographische Mitteilungen, volumo 58, paĝoj 185-195, 253-256, 305-309, alirita la 9an de junio de 2012}
↑Alfred Wegener. 1983 kaj [1915], Die Entstehung der Kontinente und Ozeane ("la ekesto de la kontinentoj kaj oceanoj") en Sammlung Vieweg23Braunschweig, paĝo 94, kaj Ediciones Pirámide S.A Ciencias del hombre y la naturaleza, Madrido, 1983, paĝo 230, alirita la 9-an de junio de 2012, ISBN 84-368-0233-0
↑Augusto Gansser (1973). «Facts and theories on the Andes». Journal of the Geological Society (angle) 129: 93-131.
↑Ramos, V. A. (1999). «Plata tectonic setting of the Andean Cordillera». Episodes (angle) 22 (3): 183-190.
↑Pérez, Omar J.; Hoyer, Melvyn; Hernández, José N.; Rodríguez, Carlos; Márques, Víctor; Sué, Nicolás; Velandia, José R.; Deiros, Diego (2005). «Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones GPS». Interciencia (Caracas) 30 (4): 213-216. [1] Konsultita la 19an de julio 2016.
↑Turrel, Marc, kaj Jorge Velasco (18a de majo 2007). «Ojos del Salado, el volcán más alto del mundo». Desnivel.com. [2]Arkivigite je 2014-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 29-an de januaro 2017. «El volcán Ojos del Salado [...] obtuvo una altura elipsoidal de 6.934,115 metros y una altitud sobre el nivel medio del mar de 6.891,31».
↑ 12,012,112,2Eisenberg, J.F.; & Redford, K.H. (2000). Mammals of the Neotropics, Volume 3: The Central Neotropics: Ecuador, Peru, Bolivia, Brazil.ISBN 978-0226195421
↑ 13,013,1Eisenberg, J.F.; & Redford, K.H. (1992). Mammals of the Neotropics, Volume 2: The Southern Cone: Chile, Argentina, Uruguay, Paraguay.ISBN 978-0226706825
↑ 14,014,114,214,314,414,5Fjeldsaa, J.; & Krabbe, N. (1990). Birds of the High Andes: A Manual to the Birds of the Temperate Zone of the Andes and Patagonia, South America.ISBN 978-8788757163
↑Stuart, Hoffmann, Chanson, Cox, Berridge, Ramani kaj Young, eldonistoj (2008). Threatened Amphibians of the World.ISBN 978-84-96553-41-5
↑D'Altroy, Terence N. The Incas. Blackwell Publishing, 2003
Alberto Maria De Agostini: Ande patagoniche. Viaggi di esplorazione alla cordigliera patagonica australe, Milano, CDA & Vivalda, 1999-22-11, ISBN 978-88-7808-142-0. (itale)
Axel Borsdorf, Christoph Stadel: Die Anden: Ein geographisches Portrait, Springer Spektrum, Berlino 2013, 453 paĝoj, ISBN 978-3-8274-2457-0. (germane)
Klaus Heine, Hans-Peter Niller: Die Anden Südamerikas: Geoarchive für Umweltveränderungen und Klimawandel. Geographische Rundschau 56 (3), paĝoj 4–13 (2004) (germane)
Leone Carlod'Asburgo-TeschenArciduca d'Austria Nome completoLeo Karl Maria Kyrill Method von Habsburg-Teschen TrattamentoSua altezza imperiale e reale OnorificenzeArciduca d'Austria Altri titoliArciduca d'AustriaPrincipe reale di UngheriaPrincipe reale di BoemiaPrincipe reale di ToscanaPrincipe reale di Croazia e Slavonia NascitaPola, 5 luglio 1893 MorteBestwina, 28 aprile 1939 DinastiaAsburgo-Teschen PadreCarlo Stefano d'Asburgo-Teschen MadreMaria Teresa d'Asburgo-Toscana ConsorteMarie-...
Sebuah kereta jalur C di stasiun Croix-Paquet. Metro Lyon di Lyon, Prancis dibuka pertama kali pada 1978 dan sekarang mencakup empat jalur. Jaringan ini merupakan bagian dari sistem angkutan publik Transports en Commun Lyonnais (TCL). Seperti SNCF, tetapi tidak seperti semua sistem metro Prancis lainnya (tidak termasuk RER), kereta Lyon Metro berjalan di rel sebelah kiri, hasil dari proyek yang tidak terwujud untuk menjalankan metro ke pinggiran kota pada jalur rel yang telah ada. Ukuran tero...
هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (يناير 2020) درين فيكا معلومات شخصية الميلاد 9 يونيو 1997 (26 سنة)[1] باد أولدزلوه الطول 1.83 م (6 قدم 0 بوصة) مركز اللعب وسط الجنسية ألبانيا معلومات النادي ا�...
Уткін Олексій ОлександровичНародився 24 березня (5 квітня) 1891Помер 30 січня 1965(1965-01-30) (73 роки)Країна Російська імперія СРСРДіяльність художник, художник-постановник, кінематографістAlma mater Московська художньо-промислова академія імені С. Г. СтрогановаЖанр декора�...
Dirgantara Air Service Penerbangan 5940Sebuah CASA C-212 Aviocar, jenis yang sama dengan pesawat yang mengalami kecelakaanRingkasan kecelakaanTanggal7 Desember 1996 (1996-12-07)RingkasanKegagalan mesin saat lepas landasLokasiDekat Bandar Udara Internasional Syamsudin Noor , Banjarmasin, Kalimantan Selatan, IndonesiaPenumpang15 (termasuk 1 anak)Awak2Cedera3 (termasuk 2 di tanah)Tewas18 (termasuk 2 di tanah)Selamat1 (awalnya 2)Jenis pesawatCASA C-212 AviocarOperatorDirgantara Air Serv...
رودريغو بالاسيو (بالإسبانية: Rodrigo Palacio) معلومات شخصية الاسم الكامل رودريغو سيباستيان بالاسيو ألكالدي الميلاد 5 فبراير 1982 (العمر 41 سنة)باهيا بلانكا الطول 1.76 م (5 قدم 9 1⁄2 بوصة)[1][1] مركز اللعب مهاجم الجنسية الأرجنتين معلومات النادي النادي الحالي بر�...
2022 digital card game 2022 video gameYu-Gi-Oh! Master DuelDeveloper(s)KonamiPublisher(s)Konami Digital Entertainment Composer(s)Yasunori NishikiSeriesYu-Gi-Oh! Trading Card GameEngineUnityPlatform(s)Microsoft WindowsNintendo SwitchPlayStation 4PlayStation 5Xbox OneXbox Series X/SAndroidiOSReleaseWindows, Switch, PS4, PS5, Xbox One, Xbox Series X/SWW: January 19, 2022Android, iOSWW: January 27, 2022Genre(s)Digital collectible card gameStrategy gameMode(s)Single-player, multiplayer Yu-Gi-...
18e-eeuwse illustratie van schedeltrepanatie Schedeltrepanatie of schedelboring werd in oude culturen toegepast bij krankzinnigen. In deze culturen werd gedacht dat krankzinnigheid werd veroorzaakt door een kwade geest in iemands hoofd. Het idee was dat door het boren van een gat in de schedel de kwade geest het hoofd kon verlaten. Uitvoering Doorboorde schedel uit de ijzertijd Aanvankelijk werd schedeltrepanatie uitgevoerd met vuurstenen werktuigen. Later kwam hiervoor een boor in de plaats....
German sculptor and professor (1812–1895) Max von Widnmann Birthplace of Max von Widnmann in Eichstätt Max von Widnmann (ennobled as Maximilian Ritter von Widnmann; 16 October 1812 – 3 March 1895)[1] was a German sculptor and professor at the Academy of Fine Arts in Munich. Many of his works were commissioned by King Ludwig I of Bavaria. Life and career Max von Widnmann was born in Eichstätt, the youngest of three sons of Franz Amand Widnmann, who held the positions of court, to...
Mahatma Gandhi's secretary in South Africa Sonia SchlesinSchlesin is on one side and Henry Polak on the other with Gandhi in centre at his office near what is now Gandhi Square.Born(1888-06-06)6 June 1888Moscow, Russian EmpireDied6 January 1956(1956-01-06) (aged 67)Johannesburg, South AfricaEducationUniversity of the Cape of Good HopeOccupationPersonal assistantEmployerMohandas Gandhi Sonia Schlesin (6 June 1888 – 6 January 1956) was a South African best known for her work with Mohanda...
Former municipality of Estonia Former municipality of Estonia in Hiiu CountyHiiu Parish Hiiu valdFormer municipality of Estonia FlagCoat of armsHiiu Parish within Hiiu County.CountryEstoniaCountyHiiu CountyAdministrative centreKärdlaGovernment • MayorReili Rand (SDE)Area • Total388 km2 (150 sq mi)Population (26.06.2013) • Totalca 5,000Websitewww.hiiuvald.ee Hiiu Parish (Estonian: Hiiu vald) was a rural municipality of Hiiu County, Eston...
Nguni language of eastern South Africa and neighbouring countries ZuluisiZuluPronunciation[isízṳːlu]Native toSouth Africa, LesothoRegion KwaZulu-Natal and southern Mpumalanga; scattered communities elsewhere EthnicityZulu peopleNative speakers12 million (2011 census)[1]L2 speakers: 16 million (2002)[2]Language familyNiger–Congo? Atlantic–CongoVolta-CongoBenue–CongoBantoidSouthern BantoidBantuSouthern BantuNguni-TsongaNguniZundaZuluDialects KwaZulu N...
لمعانٍ أخرى، طالع الحكومة الإماراتية (توضيح). الحكومة الإماراتيةمعلومات عامةقائد الدولة الشيخ زايد بن سلطان آل نهيانرئيس الحكومة مكتوم بن راشد آل مكتومالحكومة الإماراتية (1977)الحكومة الإماراتية (1990)تعديل - تعديل مصدري - تعديل ويكي بياناتحكومة دولة الإمارات الع�...
Award for acting achievement in film SAG Award for Best Actress in a Motion PictureThe 2022 recipient: Michelle YeohAwarded forOutstanding Performance by a Female Actor in a Leading Role in a Motion PictureLocationLos Angeles, CaliforniaPresented bySAG-AFTRAFirst awardedJodie Foster for Nell (1994)Currently held byMichelle Yeoh for Everything Everywhere All At Once (2022)Websitesagawards.org The Screen Actors Guild Award for Outstanding Performance by a Female Actor in a Leading Role in a Mot...
Look up zapatero in Wiktionary, the free dictionary. Zapatero is a Spanish-language occupational surname literally meaning shoemaker. José Luis Rodríguez Zapatero (born 1960), Prime Minister of Spain from 2004 to 2011. Carlos Arroyo Zapatero (born 1964), Spanish architect. José Ignacio Zapatero (born 1971), Spanish rugby union player. Ismael Piñera Zapatero (born 1971), Spanish soccer player. vteSurnames associated with the occupations of cobbler / shoemaker / cordwainerCeltic Quéré Gra...
Place in GreeceMalakasi ΜαλακάσιMalakasiLocation within the regional unit Coordinates: 39°48′N 21°20′E / 39.800°N 21.333°E / 39.800; 21.333CountryGreeceAdministrative regionThessalyRegional unitTrikalaMunicipalityMeteora • Municipal unit157.5 km2 (60.8 sq mi)Population (2011)[1] • Municipal unit1,000 • Municipal unit density6.3/km2 (16/sq mi)Community[1] • Populatio...
This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: MTV Unplugged Tony Bennett album – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (April 2017) (Learn how and when to remove this template message) 1994 live album by Tony BennettMTV UnpluggedLive album by Tony BennettReleasedJune 28, 1994...
Public school in Columbus, Ohio, United StatesNorthland High SchoolNorthland High School circa 1978Address1919 Northcliff DriveColumbus, Ohio 43229United StatesCoordinates40°4′17″N 82°57′59″W / 40.07139°N 82.96639°W / 40.07139; -82.96639InformationTypePublicEstablished1965PrincipalJason Johnson [1]Grades9-12Enrollment1,300Color(s)Green and Gold[1] Athletics conferenceColumbus City League[1]Team nameVikings[1]Rival...
Tributary of the West Branch Susquehanna River Not to be confused with White Deer Creek. White Deer Hole CreekWhite Deer Hole Creek near the Fourth Gap of South White Deer RidgeMap showing White Deer Hole Creek, its major tributaries and watershedLocation of the Mouth of White Deer Hole Creek in Union County, PennsylvaniaEtymologyLenape language Woap-achtu-woalhenLocationCountryUnited StatesStatePennsylvaniaCountiesClinton, Lycoming, UnionPhysical characteristicsSource •...