Anthonij (Anton) Rudolf MAUVE (18a de septembro 1838 - 5a de februaro 1888) estis nederlanda realismapentristo kiu estis grava membro de la Haga Skolo. Li subskribis siajn pentraĵoj kiel 'A. Mauve' aŭ per monograma 'A.M.'. Majstra koloristo, li faris tre gravan fruan influon sur sia bokuzo Vincent van Gogh.
Liaj plej bone konataj pentraĵoj priskribas kamparanoj laborantaj en kampoj. Liaj pentraĵoj de ŝafaroj estis speciale popularaj por usonaj patronoj, tiom popularaj ke eĉ ekestis prezdiferenco inter scenoj de "ŝafoj venantaj" kaj "ŝafoj irantaj".[1]
Vivo kaj verkaro
Anton Mauve naskiĝis la 18an de septembro 1838 en Zaandam, urbo en la nederlanda provinco Norda Holando. Unu jaron post lia nasko, lia patro Willem Carel Mauve, kapelano de Menonitoj, estis sendita al Haarlem, nome ĉefurbo de la provinco kie kreskiĝis Mauve.
Li estis metilernanto kun la pentristo Pieter Frederik van Os sekvite de Wouter Verschuur.[3] En sia plua disvolvigo li laboris kun Paul Gabriël, pentrante el la naturo, kaj ili regule restis kaj laboris kune en Oosterbeek, nome la 'nederlanda Barbizon'. Li estis amiko de Jozef Israëls kaj Willem Maris kaj, kuraĝigita per ilia ekzemplo, li forlasis siajn fruajn alte finigitajn manierojn por pli libera, pli izola pentrometodo, kaj la brilan kolormetodon de sia juna laboro por pli tenera lirika harmonio kiu estas ĝenerale limigita al delikataj grizoj, verdoj kaj helbluoj.[4]
Plej el la verkoj de Mauve priskribas personojn kaj animalojn en subĉielaj scenejoj. En sia Matena rajdo en la Rijksmuseum, por ekzemplo, elegantaj ĉevalrajdantoj sur la strando estas vidataj forirantaj el la vidanto. Nekonvencia detalo, ĉevalfekaĵoj surgrunde, atestas sian emon al realismo.
En 1872, Mauve setliĝis en Hago kie li iĝis grava membro de la Haga Skolo de pentristoj kaj unu el la fondintoj de la pentristaro "Hollandsche Teekenmaatschappij" en 1876, same kiel li iĝis grava membro de la disvolvigo de la pentristaro "Pulchri Studio", nome plej influa artista societo de Hago en la epoko.
En la lastaj du jaroj de sia vivo, Mauve setliĝis en la vilaĝo Laren en la regiono ĉirkaŭ Hilversum nome het Gooi. La grupo de pentristoj kiu setliĝis tie, kiel Jozef Israëls kaj Albert Neuhuys, estis konata kolektive kiel la Laren-a Skolo kaj la regiono ĉirkaŭ het Gooi estis kromnomita 'Mauve-lando' tiom for kiel ĝis Usono. Mauve influis multajn aliajn pentristojn kiel la skota pentristo, Robert McGregor (1847-1922).
Mauve mortis subite en Arnhem la 5an de februaro 1888.
Rilato kun Vincent van Gogh
Mauve estis edzo de la kuzino de van Gogh nome Ariëtte (Jet) Sophia Jeannette Carbentus,[6] kaj li estis grava influo sur van Gogh, kiu adoris lin. Li estas menciita, ĉu rekte ĉu nerekte, en 152 el la survivantaj leteroj de van.[7]
Van Gogh pasigis tri semajnojn en la studio de Mauve fine de 1881 kaj dum tiu epoko li faris siajn unuajn eksperimentojn en pentrarto sub la tutorado de Mauve, unue per olepentrarto kaj komence de la venonta jaro per akvarelo (jam antaŭe li estis koncentrinta al desegnarto). Mauve plue kuraĝigis lin kaj pruntis al li monon por lui kaj aranĝi studion, sed poste li malvarmiĝis al li kaj ne respondis nombrajn leterojn.[8][9]
En letero al sia amiko Theo van Gogh datita en la 7a de majo 1882, van Gogh priskribas "tre bedaŭrindan konversacion" en kiu Mauve diris, ke ilia asocio estis "finfinita" aldonante klarigon ke van Gogh havas malvirtan karakteron. Van Gogh pluigis sian leteron esprimante sian doloron, kaj poste lanĉiĝas defie al pasia defendo de sia rilato kun Clasina "Sien" Maria Hornik, graveda prostituitino kun kiu li estis amikiĝinta kaj al kiu li dediĉis serion de artaĵoj.[10]
Oni supozas, ke Mauve estis aŭdinta pri tiu rilato (kvankam la letero de van Gogh ne diras tion klare) kaj rompis la asocion pro tio. Tamen, tiu rilato jam estis damaĝita fine de januaro.[11] Tamen, van Gogh plue tenis Mauve en tre alta estimo kaj dediĉis unu el liaj plej ikonaj pentraĵoj al la memoro de Mauve tuj aŭdinte pri ŝia subita morto.
La patrino de Mauve nome Elisabeth Margaretha Hirschig estis kuzino de Anton Hirschig, juna nederlanda artisto kiu estis kunloĝanto de van Gogh en la loĝejo Auberge Ravoux en la momento de la morto de van Gogh.[12]
Elektitaj verkoj
Enirante la ŝafejon (ĉirkaŭ 1885-8), desegno kaj akvarelo, Tate Gallery[13]
Dorn, Roland, Schröder, Klaus Albrecht & Sillevis, John, ed.: Van Gogh und die Haager Schule (exh. cat. Kunstforum, Wien 1996), Skira, Milan 1996 ISBN 88-8118-072-3
Naifeh, Steven; Smith, Gregory White. Van Gogh: The Life. Profile Books, 2011. ISBN 978-1-84668-010-6
Tralbaut, Marc Edo. Vincent van Gogh, le mal aimé. Edita, Lausanne (france) & Macmillan, London 1969 (angle); reeldonita de Macmillan, 1974 kaj de Alpine Fine Art Collections, 1981. ISBN 0-933516-31-2.