En siaj verkoj li interalie studis problemojn pri kulturo kaj aŭtoritato, kio igas lin unu el la ĉefaj aŭtoroj de la marksisma skolo. Al la materiisma dialektiko li aldonas "filozofion de la praktiko"; lia koncepto pri "kultura hegemonio" kiel rimedo por povokapto en kapitalisma socio havis aparte gravan eĥon.
Vivo
Infanaĝo
Filo de Francesco (1860–1937) kaj Peppina Marcias (1861–1932), Antonio estis la kvara el iliaj sep infanoj. Francesco estis kondamnita la 27-an de oktobro1900 je kvin jaroj da malliberejo. Sen monrimedoj, la familio pasigis kelkajn jarojn en mizero. Antonio vizitis la elementan lernejon ĝis la aĝo de 12 jaroj. Poste li eklaboris en oficejo por finance helpi sian familion, kiu ne havis sufiĉajn rimedojn por pagi liajn enskribiĝon en mezlernejo.
La 31an de januaro 1904, lia patro eliris el malliberejo, kaj ricevis sekretarian postenon en oficejo. Antonio tiam povis viziti mezlernejon en la apud urbeto Santu Lussurgiu; li ricevis la mezlernejan diplomon en 1908, kaj poste vizitis liceon en Cagliari, kie li loĝis kun sia frato Gennaro.
Dum sia militservo en Torino, Gennaro konvertiĝis al socialismo; Antonio tiam legis diversajn socialismajn librojn kaj revuojn, kaj ekde 1910, li kunlaboris en al la gazeto L'Unione Sarda, kiun gvidis unu el liaj instruistoj. Li brile diplomiĝis pri bakalaŭro.
En Torino
En 1911, ricevinte stipendion, li ekstudis filologion en la universitato de Torino. Tiam la aŭtomobila industrio amase instaliĝis en la regiono, kaj la firmaoj Fiat kaj Lancia dungis amason da laboristoj el la plej malriĉaj partoj de Italio. Kreiĝis multaj sindikatoj, kaj aperis multaj klaskonfliktoj. Gramsci partoprenis en socialismaj rondoj, kun multaj aliaj sardoj. Dum la somero de 1913, li aliĝis al la junulara federacio de la socialista partio, kaj al la Itala socialista partio la postan jaron. Ekde 1914 li skribis en socialismaj gazetoj kiel Il Grido del Popolo. Ĉar li interesiĝis pri ĉiuj aspektoj de la socia kaj politika vivo en Torino, li iĝis fama ĵurnalisto: ekde 1916, li kunlaboris al l'Avanti (organo de la torina sekcio de la socialisma partio), kaj tie prizorgis kulturan kaj politikan rubrikon.
Ekde 1915, li partoprenis en la politikaj bataloj, instruante la junajn laboristojn. Li partoprenis en la laborista ribelo de Torino en aŭgusto 1917, kiu fiaskis pro nesufiĉa organizado.
Kompartiano
Ekde 1919, li animis la sovetisman movadon, kiu proponis la kreon de laboristaj sovetoj en la entreprenoj. La saman jaron li estis inter la starigantoj de nova gazeto, L'Ordine Nuovo, kie li klarigis la neceson politike kaj kulture klerigi la laboristojn, reorganizi la italan socion kaj konstrui novan socialisman kulturon. Li opiniis, ke tio postulas transformon de la socialista partio. Necesus prepari ĝin al milito ĉar kiam komenciĝus la marŝado al revolucio, aŭ la partio kaptus la povon, aŭ la kapitalisma povo ĉiel klopodos perforte detrui ĉiujn laboristajn organizojn. Ĝenerala sekretario de la itala komunista partio tuj post ĝia kreo la 21-an de januaro1921, li rapide iĝis ĝia intelekta referenco.
En 1926 la faŝisma registaro nuligis ĉiujn opoziciajn partiojn kaj arestis ankaŭ Gramsci. En 1928 li estis kondamnita en politika proceso al 20 jaroj, 4 monatoj kaj 5 tagoj da mallibero. En la malliberejo li serioze malsaniĝis kaj en 1935 estis sendita al kliniko en Romo. La 21-an de aprilo1937 li estis liberigita, sed mortis ses tagojn poste.
Ideoj
Gramsci skribis pli ol 30 kajerojn en karcero. Tiuj ĉi verkoj, konataj kiel "Malliberejaj kajeroj" (Quaderni del carcere), enhavas liajn pensojn pri la itala historio, pri la marksisma teorio, pri la kritikismo kaj pri lia eduka teorio.
Oni diras, ke Gramsci estas inter la tri homoj, laŭ kiuj en ĉiu signifa itala urbo estas nomita strato (la aliaj du estas Giuseppe Garibaldi kaj Camillo Benso di Cavour).
Pri Esperanto
Antonio Gramsci reprenis la tezojn de Karl Kautsky kontraŭ internacia lingvo sed ĉi foje eksplicite kritikis kaj severe kondamnis Esperanton mem. Li opiniis, ke 'serioza' marksisto ne interesiĝu pri Esperanto ĉar Esperanto estas antaŭtempa, netaŭga kaj eĉ nebezona.
Ĝi estas antaŭtempa, ĉar Esperanto rilatas al utopioj de la pasinteco kaj ĝi celas jam nun solvi la problemon de la multlingveco, kio fakte estas utopia salto al malproksima estonteco. Ĝi estas netaŭga, ĉar Esperanto estas plene artefarita, do 'mekanika', ne havas historian tradicion, nek literaturon, nek subtilan esprimpovon kaj tial ĝi ne povas sukcesi. Ĝi estas nebezona, ĉar Gramsci vidas en la estonteco iun ekzistantan lingvon kiel 'venkinta' sed en la nuntempo rifuzas atribui al Esperanto eĉ nur rolon helpan; nebezona, plie, ĉar, same kiel Kautsky, Gramsci neglektas la aspirojn de la malgrandaj nacioj kaj, inspirita de intelektula elitismo, eĉ opinias ke la subaj popoltavoloj ne tiom bezonas internaciajn kontaktojn.
En julio 2008, la SAT eldona fako kooperativa de SAT eldonis kunlabore kun la itala asocio Arci Esperanto libreton pri tiu debato de 1918 ĉirkaŭ Esperanto en kiu vigle partoprenis Gramsci, titolitan La itala socialismo kaj esperanto.
La kanzono "Tiu ul’" (itale: Quello lí) de Claudio Lolli, kiu pritraktas la vivon de Gramsci, aperis en esperanta traduko sur la kasedo Horo da opozicio. Kiel tradukinto aperas "renato kun helpo de ĝuljo".