Arba domo estas konstruaĵo el ligno, el aliaj malpezaj materialoj kiel aluminio aŭ plasto kiel polimetila metakrilato, kiu kiel sola fundamento staras sur unu aŭ pluraj arboj.
Uzo
Ankaŭ nuntempe arbajdomoj uziĝas de lokuloj en Sudameriko, Afriko, Azio kaj en Okcidenta Papuo (Novgvineo, tie ekzemple fare de la korovajoj), por esti protektataj de danĝeroj de la grundo - ekzemple sovaĝaj bestoj aŭ altiĝo de la akvonivelo. Modernaj arbaj domoj ofte integriĝas en ekzistantaj hotelaj kompleksoj. En Eŭropo, Nordameriko kaj Aŭstralio, arbaj domoj aparte uzatas kiel ludejoj por infanoj, kaj moderne ankaŭ kiel ripozaj dometoj kaj oficejoj.
Konstruo
La konstrumaniero grave diferencas de tiu de aliaj konstruaĵoj kaj necesigas profundan komprenon de statiko kaj uzataj materialoj. Iusence la arkitekturo de arbaj domoj havas similaĵojn al la konstruo de lignaj boatoj.
La unuopaj konstruaĵeroj povas esti fiksataj je la arbo(j) per traboj, rimenoj aŭ ŝnuregoj. La uzo de rimenoj kaj kabloj tamen lasas al la konstruaĵoj relative multan liberon moviĝeti en la vento, kaj sekve la akvoŝelo povas damaĝiĝi en la loko, kie ĝi tuŝas konstruaĵerojn. Lerta kombino de la konstrumetodoj povas maksimume uzi la avantaĝojn de la unuopaj materialoj kun minimuma ĝeno pri la malavantaĝoj.
Por kontrolado kaj riparado la arba domo devas esti alirebla de ĉiuj flankoj.
Arbaj dometoj por infanoj
Ankaŭ en landoj, kie la konstruado de arbaj domoj ne estas tradicia, arbaj dometoj ekde multaj generacioj estas ŝatata rifuĝejo kaj ludejo por infanoj kaj adoleskuloj. Multaj tiaj dometoj estas memkonstruataj de la junuloj - per iom da lignaj bretoj kaj metalaj najloj: per "intuicia" senso pri statiko ekestas parte aŭdacaj konstruaĵoj. La "loĝantoj" kutime atingas la arbajn rifuĝejojn per ŝtupetaroj el horizontalaj lignotrabetoj, ambaŭfinaĵe kunligitaj per du vertikalaj ŝnuroj: tiaj ŝnuraj ŝtupetaroj facile povas esti suprentirataj en la arban dometon kaj tiam garantias, ke neniu alia povas sekvi en la dometon - aŭ plenkreskuloj aŭ anoj de konkurantaj infanaj grupoj.
Aparte rimarkindaj arbaj domoj
La laŭ la stato de la jaro 2007 plej alta turisme uzata arba domo de la mondo situas en la federacia ŝtato Keralao de Barato. Temas pri hotelo de la nomo Green Magic Tree House ("verda magia arba domo"), situanta 26 metrojn super la grundo kaj atingebla per lifto. Impona estas kupola konstrumaniero de la tuto, arkitekture aparte avantaĝa.
Jen iuj bildaj impresoj pri relative "averaĝa" arba domo de Eŭropo, kiu situas en la parko de la historia kastelo Langeais (Château de Langeais) de centra Francio: