En la pragreka historio, oni trovas multajn nomojn de kuraĝaj generaloj, de famaj poetoj kaj filozofoj; sed el ĉiuj, nur unu dum surtera vivo estis alnomita "Justulo": Tiu viro estis Aristido, filo de Lizimaĥo. Li naskiĝis en Ateno en -580. Lia vivo estis bonega ekzemplo de civitismo kaj nobleco. Aristido estis generalo kaj heroo en la batalo de Maratono.
Tamen Temistoklo, posedanta fascinan elokvencon, klopodis malutili la honestan viron, dirante tion, ke li arogis al si suspektan kaj danĝeran aŭtoritatecon al respubliko. Temistoklo sukcesis havigi ostracismon kontraŭ Aristido.
En tago de ostracisma balotado, Aristido iris al agoro kaj civitano kiu ne scipovas skribi petis al li por skribi la nomon de Aristido sur la konko. Li faris tion, kaj demandis, ĉu la viro konas Aristidon, aŭ se li scias kian krimon Aristido atencis por meriti punon. Respondis la civitano: "Mi ne konas Aristidon, sed mi ne povas plu suferi ke ĉiu popolo alnomas lin Justulo".
Tiel la plej honesta homo de Ateno estis kondamnita al puno de ekzilo dum dek jaroj, pro liaj altaj virtoj. Tamen, post kvin jaroj, la samaj atenanoj nuligis la maljustan verdikton, por profiti la talenton de Aristido en la milito kontraŭ Kserkso, reĝo de Persio.
Poste Aristido estis elektita prezidanto de la publika kaso de la greka konfederacio, kaj ĝin plenumis kun tiom da nekorupteblo, ke li mortis malriĉega en -465 kaj nenion postlasis al siaj filinoj, kiuj estis edukitaj de la ŝtato.