Valaškovce (hungare Pásztorhegy [pAstorhedj]) estas armea spaco.
Situo
Valaškovce situas en montaro Vihorlat. Humenné troviĝas je 20 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1635 en formo "Vlaskov". La unuaj loĝantoj estis rutenaj paŝtistoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis "Valaskócz", poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1914 vivis en Pásztorhegy 236 rutenoj, 10 slovakoj, 3 hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1937 la ŝtato evakuis la vilaĝanojn, la domojn (escepte la preĝejon) detruis kaj la loko poste iĝis ekzercejo de soldatoj. La ŝtato konstruis novajn domojn al la iamaj loĝantoj en Humanné. En 2001 neniu loĝis en Valaškovce.
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj