Arras estis, sub tiama nomo Nemetacum, ĉefurbo de la galla gento Atrebatoj. Poste romia urbo, kies restaĵoj estas prifosataj, dum la 2-a jarcento post tuta detruo kaj malhomigo de la regiono far la unuaj ĝermanaj ĝermanoj ligo al Ĝermanoj invadoj, ĝermanaj koloniantoj estis instalitaj de la romiaj imperiestroj.
En la jaro 1105, la urbo suferis terura epidemio kaŭzita de Claviceps purpurea. Laŭ la tradicio, la virgo kun mirakla kandelo kuracis 143 malsanulojn.
En la malnova Francio Araso estis la ĉefurbo de la provincoArtezo. Dum Mezepoko Arras estis, krom farado de drapo, plej konata en Eŭropo centro de elfarado de tapetoj, ĝigrade, ke en la angla lingvo tiam Arras signifis "tapeto" kaj en ItalioArazzi, kaj en la pola lingvo oni ĝis nun diras Arras por tapeto. Tiu produktado ĉesis pr. komence de la 16-a jarcento. Poste Arras iĝis produktanto de punto.
Ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas la renesanca urbodomo kaj ĝia urboturo kaj kariljono, la du placoj "Granda placo" (Grand'-Place) kaj "Malgranda placo" (Petite-Place), ĉirkaŭitaj de 17-jarcentaj (fakte re-konstruita post detruo de la urbo dum la Unua mondmilito) domoj, kaj la kilometroj da subteraj galerioj laŭ tri taveloj, datiĝantaj el la mezepoko, kaj kiuj denove utilis por la brita armeo dum la unua mondmilito.
Ankaŭ la vasta abatejo Sankta-Vaast, en klasika stilo de la 18-a jarcento, kies monaĥapreĝejo ekde 1804 anstataŭas la de la revolucio malkonstruitan katedralon. En tiu abatejo (kiu apenaŭ utilis kiel tion) estas nun la muzeo. En 1934 okazis la franca nacia Esperanto kongreso.
Ankaŭ estas fortikejo, restaĵo de la urbaj fortikaĵoj, konstruita kiel multaj aliaj tiuepokaj de Vauban. Estas nun inskribita ĉe la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.