La urbo Bayreuth ([baɪˈʁɔʏt]; esperantigite Bajreŭto) situas en la distrikto Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario kaj estas la administra centro de la distriktaro. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Bamberg. Bayreuth situas proksime de la mezalta montaro Fichtelgebirge. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 74 506 loĝantojn. Kvankam la urba nomo komenciĝas per la samaj tri literoj kiel la germanlingva nomo de la historia regno Bavario (Bayern), la urbo nur ekde la jaro 1810 apartenas al la regno kaj ne ekestis kiel parto de ĝi.
Ĝia plej konata civitano estis la komponisto Richard Wagner, pri kiu memorigas pluraj konstruaĵoj en la urbo kaj ĉiujara granda opera festivalo de Bayreuth.