Bero estas la plej ofta speco de simpla karneca frukto, kies tuta ovolujo kreskas al manĝebla ĉirkaŭfrukto. La semoj estas internaj en la karnaĵo de la ovario, kiu havas unu aŭ plurajn ĉelojn.
Se la ekstera haŭto estas malmola, kiel ĉe kukurboj aŭ kukumo, la frukto nomiĝas kirasbero. Se la floro havas plurajn ovariojn, kiuj poe formas beran frukton, tiam ekestas plurbero.