Carl Bernadotte (1911–2003) estis princo de Svedio kaj duko de Ostrogotio, nepo de Oskaro la 2-a. Li perdis siajn princajn titolojn kiam li edziĝis al nura grafino, tamen ricevis belgan nobelan titolon de sia bofrato, la reĝo de Belgio.
Princo Carl "lernis Esperanton post la lernejo kaj vojaĝis ĉirkaŭmonde", laŭ Ture Wedensjö, citita en La Espero, 2016:3, p. 8.
Enciklopedio de Esperanto:[1]
|
| „ "Dum 5 lernjaroj, inter 1922 kaj 1927, Esperanto estis studobjekto en la 5-a klaso de la „Beskowa lernejo“, mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kompanio kun ŝtata subvencio. Rektoro Sam Jansson instruis, finante ĉiun lernjaron per speciala ekzameno. Inter la lernantoj sin trovis princo Carl, hereda princo de Svedujo, duko de Östergötland. Nova lerneja leĝo malfaciligis daŭron de tiu Esperanto-instruado." ” |
|
Referencoj