Claude DAUPHIN (19a de aŭgusto 1903 – 16a de novembro 1978) estis franca aktoro. Li aperis en pli ol 130 filmoj inter 1930 kaj 1978.
Li naskiĝis en Corbeil, Seine-et-Oise. Lia patro estis Maurice Étienne Legrand, poeto kiu verkis kiel Franc-Nohain,[1] kaj kiu estis la libretisto de la opero de Maurice Ravel nome L'heure espagnole. Lia pli aĝa frato estis la verkisto Jean Nohain.
La debuto de Dauphin en filmoj venis en La Vagabonde (1930).[1] Li debutis sur scenejo per Chapeau Chinois (1930) en Parizo.[2]
Dauphin edziĝis trifoje: unue al Rosine Derean, poste al la aktorino Maria Mauban kiu naskis filon, Jean-Claude Dauphin, ankaŭ aktoro. Finfine, en 1955, Dauphin edziĝis al usona aktorino Norma Eberhardt.[3] La paro dividis sian tempon inter Parizo, Los Anĝeleso, Novjorko kaj Ocean Township, Nov-Ĵerzejo.[3][4] Ili restis kune ĝis la morto de Dauphin en Parizo en 1978.[3]
Elektita filmaro
Notoj
- ↑ 1,0 1,1 Oscherwitz, Dayna; Higgins, MaryEllen (2009). The A to Z of French Cinema. Scarecrow Press. p. 118. ISBN 9780810870383. Alirita la 13an de majo 2020.
- ↑ Aaker, Everett (2011). Encyclopedia of Early Television Crime Fighters: All Regular Cast Members in American Crime and Mystery Series, 1948-1959. Jefferson, N.C.: McFarland & Co. pp. 175–177. ISBN 978-0-7864-6409-8.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 "Norma Eberhardt". The Daily Telegraph. 28a de septembro 2011. Alirita la 13an de majo 2020.
- ↑ "Norma Eberhardt Dauphin obituary". Asbury Park Press. 21a de septembro 2011. Alirita la 13an de majo 2020.
Eksteraj ligiloj