Ĝi enhavas proksime 140 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Clermontais, kaj estas unu el la plej malnovaj urboj en Francio. Parte pro historiaj kaŭzoj, la urbo estas kelkfoje simple alinomata Clermont.
Geografio
Clermont-Ferrand estas centra urbo de Francio. Ĝi situas kore de la Franca Meza Masivo, 410 metrojn alta. Okcidente troviĝas plataĵo, sur kiu precipe elstaras la fama vulkano puy de Dôme. Oriente etendiĝas la ebenaĵo Limagne.
Historio
La moderna urbo Clermont-Ferrand rezultas el la kunuigo de du apartaj urboj, Clermont kaj Montferrand, je la epoko de la franca reĝoLudoviko la 13-a.
Ekonomio
Grava parto de la enspezofontoj venas el aŭtomobila industrio. Tie estis la dekomenca sidejo de la grava entrepreno por pneŭoj nome Michelin.