Daniel Lambert estis la plej aĝa filo de prizona gardisto aŭ gvidanto de Bridewell-prizono de Leicester. Li havis tri gefratojn. En aĝo de 14 jaroj, li komencis labori en Birmingham ĉe Benjamin Patrick, kiu produktis butonojn kaj bukojn. Patrick ne havis ekonomian sukceson, pro tio Lambert finfine reiris al Leicester, kie li eklaboris - kiel la patro - kiel prizona gardisto kaj en la fruaj 1790-aj jaroj transprenis postenon de la patro. Daniel Lambert ŝatis la okupiĝojn kiel naĝadon, fiŝkaptadon kaj ĉasadon. Li estis sukcesa bredisto de divers-rasaj ĉashundoj.
Kiam li iĝis ĉ. 20-jara, li konstatis maltrankviligan dikiĝon kaj tiel komencis fortotrejnadon. Spite al tio, li devis en 1801 rezigni pri ĉasado sur ĉevalo, ĉar la rajdonta ĉevalo ne povis porti lin kaj eĉ li mem sufoke mankis la aero, kiam li sekvis la hundaron.
En 1805 oni fermis la prizonon, kie Lambert laboris. Lambert ricevis post tio kompensaĵon de 50 sterlingoj jare, ĉar oni estis tre kontentaj pri lia laboro, kvankam jarojn antaŭ la fermo aperis la demando, ĉu li ankoraŭ taŭgas korpe, gardi la enprizonigitojn. Tiu sumo ne sufiĉis por lia daŭra vivo. Kvankam li pli frue rifuzis ĉiujn scivolemulojn, kiuj volis miri lian korpograndon, decidis Lambert en marto de 1806 fari el tio enspezan fonton. Li veturis en specifa ĉarego al Londono la 4-an de aprilo 1806 kaj ekloĝis en la adreso Piccadilly 53. Unu tagon poste, li ekis akceptadon de scivolemuloj kaj ties vizitmonon. Laŭ sciigo de Times, la interesiĝo estis enorma kaj precipe virinoj volis vidi la 700-funtan (ĉ. 315 kg) pezan "homan koloson“ kaj ilin tuŝis la inteligenta konversacio kaj la bona konduto de Lambert. Lin vizitis ankaŭ membroj de la supra socitavolo, inter ili eĉ reĝo Georgo la 3-a (Britio). Eldiro de (pagvizitanto) Józef Boruwłaski - nur 99 cm alta pollandano, kiun pagvizitis 20 jarojn pli antaŭe Lambert -: „Ah mine God, I have seen dis face twenty years before at Birmingham, but certainly it be anoder body!“ (eo.:„Oĥ mia Dio, mi vidis tiun vizaĝon antaŭ dudek jaroj en Birmingham, sed kompreneble tiutempe estis alia korpo!“) Boruwłaski ekzamenis ankaŭ, ĉu korpogrando de Lambert estas trompo kaj li konstatis, ke temas pri vera karno kaj sango.
Post kiam li pasigis la someron de 1806 en Londono, Daniel Lambert reveturis kiel riĉa homo al Leicester. En decembro de la sama jaro, li prezentis sin en Birmingham, Hickley kaj Coventry al la publiko. Li vivis en 1807 en Leicester Square en Londono, sed devis rompi la restadon pro malsaneco. Samjare li ankaŭ plenumis turneon tra kelkaj provincaj urboj. En 1808 sinprezentis en Londono kaj York, en 1809 en Cambridge, Huntington kaj Stamford. Matene de la 21-a de junio, li eksuferis dum sinrazado je spir-problemoj; kelkajn minutojn poste li mortis. Kelkajn tagojn oni mezuris lin en Ipswich kaj li pezis 739 funtojn (ĉ. 335 kg).
Ĉar nenia obdukcio okazis tiutempe pri la kadavro, oni povas nur spekuli pri lia mortokaŭzo. Eble la morton kaŭzis grasiĝo de la koro aŭ pulma embolio.
Tombo
Li estis tre malfacile enĉerkigita la 22-an de junio 1809. Por transporti tion el pensiona ĉambro, oni devis trarompi muron. La ĉerko estis ekipita per radoj kaj estis transportita la 23-an de junio al tombejo ĉe la dorsa flanko de la preĝejo St. Martins Church en Stamford, kie necesis duonhoro de 20 viroj por entombigi la ĉerkon. Amikoj de Lambert en Leicester, havigis tomboŝtonon kun detala surskribo.
Literaraj kaj aliaj prezentoj
Vivo de Daniel Lambert iĝis plurfoje objekto de literaraj verkaĵoj. En Granger's Wonderful Museum and Magazine Extraordinary aperis jam en 1808 biografio de Lambert, baldaŭ post lia morto publikigis J. Drakard The Life of that Wonderful and Extraordinary Heavy Man, the Late Daniel Lambert. Ankaŭ en Biographia Curiosa de Smeeton, en Wonderful Museum de Kirby kaj en Eccentric Magazine aperis priskriboj de vivo de Daniel Lambert. Daniel Lambert kiel nocio por la grasulo kaj grandegulo aperas ĉe William Makepeace Thackeray, same ĉe Charles Dickens, Thomas Carlyle kaj multaj aliaj. En 1981 estis scenigita The Ghost of Daniel Lambert.
Daniel Lambert estis plurfoje pentrita; li aperis ĉefe en multaj kontraŭfrancaj karikaturaĵoj, en kiu li enkoprigis la kontraŭulon de Napoleono, John Bull. Sur tiuj karikaturaĵoj, li estas videbla sur ĉevalo Monarĥo, kiu estis taksata tiutempe kiel la plej granda kaj forta ĉevalo de la mondo.
En 1806 oni produktis vaksan statuon aŭ buston de Lambert, kiu estis ekspoziciita en 1813 en Usono, en Mix' Museum en New Haven (Connecticut). En 1828 oni povis vidi tiun aŭ similan statuon en Vaŭhall Gardens en Boston, survestigita per originalaj vestaĵoj de Daniel Lambert. Pli poste akiris ilin P. T. Barnum kaj ekspoziciis ilin en sia muzeo American Museum en Novjorko. Ili neniiĝis en 1865 pro incendio.
En Anglio, multaj drinkejoj kaj pensionoj uzas la nomon Daniel Lambert. En 1826 aĉetis James Dixon - posedanto de restoracio Ram Jam Jam- mortotagajn vestaĵon de Daniel Lambert kaj ekspoziciis ilin. Pli poste aĉetis ankaŭ vestaĵojn de Charles Stratton, kiu plurfoje pozis kun vestaĵoj de Lambert. Hodiaŭ la vestaĵoj de Lambert estas ankoraŭ videblaj en Newarke Museum en Leicester, en Stamford Museum kaj en George Hotel en Stamford.