Daniel Pearl naskiĝis en Princeton, Nov-Ĵerzejo, kaj kreskis en Suda Kalifornio. Lia patro estas premiito de la Premio Turing, profesoro Judea Pearl. De 1981 ĝis 1985 Pearl studis komunikadon en Stanfordo kaj estis unu el la fondintoj de studenta ĵurnalo en la universitato. Pearl tenis israelan civitanecon krom la usonan.
En 1996 Pearl moviĝis al la Londono funkciis kiel korespondisto por Mezorientaj aferoj. En 2000, la paro moviĝis al Mumbajo, Barato, kie Pearl estis la ĉefmanaĝero de mezaziaj aferoj, kaj en tiu pozicio li deĵoris kiam li estis kidnapita.
Forkapto kaj morto
Pearl faris ĵurnalisman enketon pri Richard Reed, kiu estis juĝita pro provi krevigi pasaĝeraviadilon kun eksplodaĵoj plantitaj en liaj ŝuoj. La 23-an de januaro 2002, survoje al intervjuo kun iu kredita esti terorista gvidanto, Pearl estis kidnapita fare de grupo kiu nomis sin la Nacia Movado por la Restarigo de Pakistana Suvereneco (NMPRS).
Ses tagojn poste la gorĝo de Perlo estis tratranĉita, kaj lia kapo estis fortranĉita.
La korpo de Pearl estis poste trovita en malprofunda tombo en la antaŭurboj de Karaĉio la 16-an de majo.
Video de murdo
La 21 -an de februaro, vidbendo dokumentanta la murdon de Pearl estis distribuita, titolita: "Buĉado de la spiono-ĵurnalisto, la judo Daniel Pearl". La filmo daŭras ĉirkaŭ 3 minutojn kaj 36 sekundojn. Pearl prezentis sin:
"Mia nomo estas Daniel Pearl, mi estas usona judo el Kalifornio. Mi venas de cionisma familio. Mia patro estas juda, mia patrino estas juda, mi estas juda. Mia familio sekvas judismajn tradiciojn."
En la unua parto de la filmo Pearl prezentas la postulojn de sia kaptinto.
La tuja liberigo de la arestitoj tenitaj de Usono en Guantanamo, Kubo.
La reveno de la pakistanaj kaptitoj al Pakistano
Tuja fino de usona interveno en Pakistano
Livero de F-16ĉasaviadiloj por kiuj Pakistano pagis sed neniam ricevis
Tiuj postuloj estas akompanitaj de minaco ke ili certigas usonanojn, ke ili neniam estos sekuraj sur la islama tero de Pakistano. Kaj se iliaj postuloj ne estos plenumitaj, ĉi tiu sceno ripetiĝos denove kaj denove...