Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Dekano aŭ C10H22 estas alkana hidrokarbonido kun dek karbonatomoj. Kvankam 75 strukturaj izomeroj eblas por la dekano, la termino rilatas al la normala dekano aŭ n-dekano. Tamen, ĉiuj izomeroj elmontras similajn proprecojn kaj la komponado kelkfoje estas preterlasita. Ĉi tiuj izomeroj estas brulemaj likvaĵoj ne solveblaj en akvo sed solveblaj en etanolo, benzino kaj keroseno. Kvankam ĝi estas komponado en brulaĵoj, ĝia uzo kiel reakciaĵo estas preskaŭ nula, male al manpleno da aliaj alkanoj.
Ne provu fari ĉi-eksperimentojn hejme. La sintezoj kaj reakcioj ĉi-tie montrataj celas nur la disvastigadon pri la konado de la kemio kaj klarigi la mekanismojn pri la kondutoj de la substancoj. Bonvolu konsulti fakulon se vi celas realigi ajnan el la eksperimentoj ĉi-tie prezentataj.