• In diesen heil'gen Hallen • Der Vogelfänger bin ich ja • Der Hölle Rache kocht in meinem Herzen • O zittre nicht, mein lieber Sohn • Dies Bildnis ist bezaubernd schön vd
Roluloj
Tamino • Pamina • Papageno • Reĝino de la nokto • Sarastro • Papagena • Monostatos • Lady 1 • Lady 2 • Lady 3 • Speaker of the temple • First child-spirit • Second child-spirit • Third child-spirit • First priest • Three slaves • Two armoured men • Second priest • Third priest • Q63677471vd
La opero estis unuafoje prezentata en Vieno la 30-an de septembro de 1791 ĉe la Freihaus-Theater auf der Wieden.[1] Mozart mem estris la orĥestron,[2] Schikaneder ludis Papagenon, kaj la Reĝinon de la Nokto ludis la bofratino de Mozart, Josepha Hofer.
La opero altiris grandajn homamasojn, kaj ĝia bona akcepto gajigis la komponiston, malsaniĝintan en Prago antaŭ kelkaj semajnoj kaj mortontan post kelkaj monatoj.
Depost tiam, Die Zauberflöte estas unu el la plej amataj operoj, kaj la oke plej ofte ludata opero en Nordameriko.[3]
Klarigo: La ne tre gravaj rolantoj estis menciitaj sen antaŭnomoj, kun la titoloj Herr (mallonge Hr, germane: sinjoro), Mad aŭ Mme (france: sinjorino), Mlle (france: fraŭlino)