Bistrița-Năsăud ['bistrica nəsəud'] estas distrikto (rumanejudeț) en la norda Rumanio, en Transilvanio, germane nomata Kreis Bistritz-Nussdorf kaj hungare Beszterce-Naszód megye. Ĝia ĉefurbo estas la urbeto Bistrița, do germane Bistritz kaj hungare Beszterce. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 295 988 loĝantoj sur areo de 5 355 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km².