La distrikto Satu Mare (rumanejudețul Satu Mare, hungareSzatmár megye, germaneKreis Sathmar) situas en la nord-okcidenta Rumanio, en Transilvanio, ĉe la landlimo kun Hungario kaj Ukrainio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 330 668 loĝantoj sur areo de 4 418 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².