Erica estas vilaĝo en la komunumo Emmen, provinco Drenthe (Nederlando). Ĝi situas ĉ. dek kilometroj sude de la centro de Emmen. La A37 situas flanke de la vilaĝo.
Historio
Erica ekestis ĉ. 1863 kiel fagopirokolonio sur la pli altaj sablogrundoj, kaj pliposte elkreskis ĝis vera torfokolonio kiam ĉ. 1863 la Hoogeveense Vaart finpretiĝis; la centro tiam eksituis ĉe la kanalo.
La unuaj loĝantoj estis kanalfosistoj kiuj post la finpretiĝo de la Bladderswijk, kio estas plilongigo de la Oranĝokanalo (1863), volis setli sude de la Oranĝokanalo apud Zuidbarge. Ili tamen estis forpelitaj fare de la terkultivistoj el Zuidbarger kun la komuniko ke ili devis setli pli malproksime. Oni sendis ilin al la flankmontetoj de la Hondsrug kelkajn kilometrojn pli sude. La plejmultaj tamen reiris al Slagharen. Du familioj tamen restis kaj setlis sur la loko kiu pliposte nomiĝos Erica. La nomoj de tiu familioj: Geert Tien kaj Anton Lipholt. Ili venis el Germanio kaj vojaĝis laŭ Slagharen al sudorienta Drenthe por fosi kanalojn. Tial multaj familioj ankoraŭ estas rom-katolikaj (44%).
La sama jaro ankoraŭ tri pliaj familioj el Slagharen setlis tie, ili estis fagopirokultivistoj kiuj devis translokiĝi ĉar en la ĉirkaŭaĵo de Slagharen ne plu estis torfomarĉo por kultivi la kreskaĵon, ili estis la familioj Geert Veltrop, Frans Fahrweg kaj Hendrikus Kotterink. Tiuj estis infanriĉaj familiojn.
Ili nomis la novan loĝlokon laŭ ilia devenloko "Nova-Slagharen", tamen la komunumestro de Emmen, mag.Lucas Oldenhuis Tonckens, definitive donis al la vilaĝo la nomon Erica, kio estas la latina nomo por eriko.
En 1902 Erica ekhavis ligon per vaportramo kiam la DSM konstruis la relvojon de Nieuw-Amsterdam al Erica. La linio finfine estis plilongigita al Ter Apel. En 1947 la trafiko per vaportramo finiĝis.
Reĝino Beatrikso vizitis Erica-n kun kaŭĉukaj botoj dum la inundo je la 30-a de oktobro 1998; ankaŭ ĉefministro Wim Kok faris viziton al Erica, unu tagon plifrue.