La Fondaĵo Bemberg (france Fondation Bemberg) estas arta fondaĵo situanta en Tuluzo (Francio) en la prestiĝa Hôtel d'Assézat kaj montras riĉan privatan artkolekton de la kolektisto Georges Bemberg, kolekto kiu arigas pentraĵojn, skulptaĵojn kaj objektojn kaj antikvajn kaj modernajn kiuj la posedanto pruntedonis al la urbodomo de Tuluzo por ke ili estu alirebla al la vasta publiko. La fondaĵo, simile al muzeo, ankaŭ ofertas kulturajn aranĝojn ligitajn al la historio kaj konatiĝo kun la arto.