Li studis inter 1958 kaj 1962 ĉe la Artmetilernejo de Graz ĉe Hans Adametz, Rudolf Szyszkowitz kaj Rudolf Spohn. Tie li koniĝis kun la ceramikistino Gudrun Baudisch-Wittke ĉe kies ateliero li laboris inter 1962 kaj 1964 (Hallstätter Keramik). En 1965 kaj 1966 Altenburg estis gaststudento ĉe la Ceramiklernejo je Faenza kaj ekzameniĝis en 1967 je majstreco potfarista. Li faris multajn studvojaĝojn eksterlanden, i.a. en 1968 al Jean Claude de Crousaz al Ĝenevo. La saman jaron li ricevis fare de Johannes von Hohenberg daŭran laborejon ene de Gmundner Keramik Manufaktur en Gmunden. Tie li aktivis ĝis 1993 kiel liberprofesiulo. Tiutempe li iĝis membro de la fare de von Hohenberg kaj Gudrun Baudisch-Wittke fondita porartista ligo Gruppe H, kiun mallonge membris ankaŭ Anton Raidel kaj Wolfgang von Wersin. Altenburg estis ano de Artforumo Salzkammergut estante unu el la plej gravaj reprezentantoj de moderna ceramika arto en Aŭstrujo.
Honoroj
1972: ora medalo en Faenza, Italujo
1989: Kulturpreis des Landes Oberösterreich für Bildende Kunst
2010: Heinrich-Gleißner-Preis
2021: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
Verkoj
La plej granda publika kolekto kun ceramikaĵoj de Altenburg admireblas en la Kastelmuzeo de Linz; posedanto estas la Lando Supra Aŭstrio.
romkatolika Preĝejo Sankta Francisko el Asizo Am Schöpfwerk en Vieno-Meidling, 12-a urbodisktrikto (ĉe via crucis kaj sanktakvujo)
kastelkapelo de Mitterberg en Rüstorf: ceramika kruco
Ekspozicioj (elekto)
1987: Neue Galerie der Stadt Linz Lentos, Frank Josef Altenburg. Keramik.
2006: Landesgalerie Linz Francisco Carolinum, Aus der Sammlung: Franz Josef Altenburg.
2010: Kunstraum St. Virgil, Franz Josef Altenburg: Der Bildhauer als Zeichner.
2021: MAK, Museum für angewandte Kunst (Vieno), Franz Josef Altenburg: Block, Haus, Turm, Gerüst, Rahmen.
Filmoj
Peter Resch: Franz Josef . 16 mm, 2018, 7 min
Publicitaĵoj (elekto)
Edition Cuturi (eld.), Franz Josef Altenburg – Keramik, Linz 1991, ISBN 3-85358-103-X