Li estis filo de Louis Salan kaj de Emma Roucayrol, ambaŭ naskiĝintaj en lia regiono, Tarn. Lia pli aĝa frato Raoul fariĝis generalo, kiu en la fino de la kariero estis la plej ordenita militisto en Francio. Raoul Salan poste gvidis la fiaskontan puĉon kontraŭ De Gaulle en 1962, kaj Georges Salan, eksrezistanto, sukcese klopodis por akiri la pardonon pri dumviva enprizonigo de sia frato.[2]
Dum militservo, li en 1923 grave vundis sian vertebraron kaj restis du jarojn senmova en hospitalo de Montpeliero. Li tiam lernis Esperanton kaj aktivis en proletaj Esperanto-rondoj dum jardeko, sed poste forlasis la movadon. Li partoprenis la Francan Rezistadon dum la Dua Mondmilito.
Li revenis al la Esperanto-Movado en 1973. En 1975 li aperigis la Esperanto-version de sia libro el 1946 sub la titolo La Nuda Vero, originala raporto pri propraj travivaĵoj en naziaj koncentrejoj 1944-1945. Li ne esperantigis la du unuajn ĉapitrojn pri la persekutado, kiun li suferis kaŭzita de francoj mem.
Verkoj
Prisons de France et bagnes allemands, Nîmes, L’Ouvrière, 1946.
La nuda vero. Originala raporto pri propraj travivaĵoj en naziaj koncentrejoj, 1944-1945, Nîmes, Chastanier, 1975.