Inter 1909-1915 kaj poste inter 1922-1923 li presigis multajn originalajn versojn en la Esperanta gazetaro. Tiujn versojn distingas tre delikata lirikismo, flua kaj eleganta bonstilo, simpleco kaj melodio.
Ekde 1921 ĝis 1938 loĝis en Moskvo. En 1938, dum stalinaj reprezalioj kontraŭ esperantistoj, li estis arestita kaj kondamnita kiel angla spiono al ok jaroj da mallibero, kiujn sekvis jaroj de ekzilo. Post rehonorigo en 1955 li ekloĝis en Miĉurinsk, apud kiu Deŝkin en 1967 mortis en invalida domo [3].
Kune kun K. Kepalas (Litovio) kaj K. Niewenglowski (Pollando) li fondis en 1909 la Vilnan Societon Esperantistan. Samtempe li ankaŭ akceptis esti UEA-konsulo de turismo[4].
La temaron de Deŝkin limigas tamen la nuraj motivoj pri amo kaj naturo. En kondiĉoj de la rusa revolucio tia temaro ne multe harmonias kun la epoko kaj do Deŝkin jam delonge nenion plu verkis.
"Deŝkin estis - apud Stanislav Schulhof, Edmond Privat kaj aliaj - tiu, kiu faris Esperanto-poezion vera arta fenomeno. Liaj poemoj estas, eble, ne tro profundaj, sed ĉiam ĉarmaj." --- Nikolao Gudskov
Verkaro
Lia verkado disfalas je tri apartaj periodoj:
juneca: 1909-1922, kiam li verkis ruse kaj esperante - cetere, ruse li eldonis du poemkolektojn, solan tributon al la revolucio li faris per sia ruslingva poemkolekto En tiaj tagoj (1917).
siberia: 1938-1956, kiam li estis ekzilito en la stalinagulago verkis ruse, tute deŝirita de la Esperanto-movado,
lastaj vivojaroj, kiam aperis multaj liaj novaj poemoj en Esperanto.
En Rumanio aperis unuafoje poemoj liaj sub la titolo Versaĵoj - Libro unua 1912[4]. Represo okazis ĉe Pro Esperanto el Vieno en 1989. En 1957 aperis dua versaĵaro sub la titolo "Georgo Deŝkin. Elektitaj versaĵoj. 1909-1956".
↑ 4,04,1(eo) Georgo Deŝkin, Lasta amo de poeto, Versaĵoj. Libro tria (1959-1959), La Dua Jarcento de Esperanto, interkultura revuo, speciala numero, jaro 3, n-ro 1, 1997, eld. Internacia Esperanto-Muzeo, Wien (Vieno).