Godfredo pasigis kelkajn junulajn jarojn ĉe Kastelo Jagsthausen kaj partoprenis la Imperian dieton en Worms (1495) kaj en 1496 la dieton en Lindau akompanante la onklon Konrad von Berlichingen. Post ties morto li ekservis por margrafo Frederiko la 5-a (Brandenburg-Ansbach-Kulmbach) sekvante la imperiestron Maksimiliano la 1-a al Burgundio, Loreno, Brabanto kaj (en 1499) al Svislando. En 1500 li helpis la kavaliron Thalacker dum kverelado kontraŭ la duko de Virtembergo sendante memvarbitajn ĉevalbatalantojn. Poste Godfredo batalis sub margrafo Kazimiro de Brandenburgo kontraŭ la nurenberganoj. La eksplodo de la tronheredmilito de Landshut inter Rejna Palatinato kaj Bavario li vokitis fare de duko Albrecht de Bavario.
Ĉe la sieĝo de Landshut li perdis la dekstran manon kiun oni sukcese anstataŭigis per fera aparato. Estante handikapita li kontinue batalis por helpi amikojn kaj aliajn homojn kontraŭ mono aŭ predo. Li ekz. batalis inter 1509 kaj 1511 kontraŭ la kolonjanoj, poste kontraŭ la episkopo de Bamberg. Kiam li atakis embuske en la 18.5.1512 proksime de Forchheim 95 nurenbergajn merkantistojn li publike fifamigitis fare de imperiestro Maksimiliano la 1-a. Ne antaŭ pagoj de 14.000 guldenoj kaj nur en 1514 tiu publika puno neniigitis. Sed jam en 1516, helpante Franciskon de Sickingen, denove li enmiksiĝis en kverelon: kun majencanoj poste en Hesio kun grafo Filipo de Waldeck. Filipon li lasis foriri nur post ricevo de 8400 oraj guldenoj kio kaŭzis novan oficialan fifamiĝon.
Dum milito de la Ŝvaba ligo en 1519 li engaĝiĝis por duko Ulrich de Virtembergo. Defendante la urbon Möckmühl li repuŝis ĉiujn aliancanojn ĝis malabundo de municio kaj nutraĵoj necesigis kapitulacion la 11-an de majo kontraŭ libera retiriĝeblo. Sed perfidaj uloj kaptis lin kaj donis lin en la manojn de la civitanoj de Heilbronn. Nur en 1522 Francisko de Sickingen kaj Georg von Frundsberg peris ties liberigon kontraŭ pago de 2000 guldenoj kaj promeso de malpacrezigno daŭra. Li retiriĝis je sia kastelo Hornberg ĉe Neckar.
Post la unua enkarcerigo
Malvolonte li iĝis gvidanto de kamparanaj marodaj grupoj (Odenwalder Haufen). Deklarante esti perfortite je batalestrado kaj malgraŭ pozitiva deklaracio en favoro de li fare de juĝistoj li malliberiĝis ekde 1528 en Aŭgsburgo kaj rajtis nur en 1530 forlasi la ĉelon post promeso neniam plu foriri el la ĉirkaŭaĵo de Kastelo Hornberg kaj rezigni pri ia venĝo.
Post reakiro de plena libereco en 1540 li ankoraŭ estis kun la imperiestro en Hungario ĉe kampanjo kontraŭ la turkoj (1542) kaj batalis ankaŭ kontraŭ la francoj en 1542. La reston de la vivo li pasigis sur Hornberg-kastelo.
Graveco
Lia biografio (eldonis Pistorius, en Nurenbergo 1731 unuafoje) estas ja valorplena provante ke esperoj de Ulrich von Hutten kaj Marteno Lutero je kristana nobelaro el germana nacio naskiĝis aŭ de naiva fantaziemo aŭ de malbona kono de ĉiuj cirkonstancoj. Godfredo famiĝis precipe pro dramo verkita de Johann Wolfgang von Goethe (en kiu aperis malĝentila eldiro pri puglekado). Sed la germana geniulo ĉerpis en la biografio nur faktojn por ŝanĝi partojn laŭ poeta libereco.
Certe la historia Godfredo de Berlichingen ne estis tiom idealisma bidermajrulo kiom Goethe prezentas lin al ni, sed pli verŝajne tipa por ano de malriĉiĝinta malalta nobelo por kiu malpaco kaj rabistado eknormalis por plibonigo de propra vivkondiĉaro. Tamen kelkaj tiutempuloj (ekz. Frundsberg) taksis la bataladon senĉesan profesio honoriga. La originala fera manprotezego videblas ĝis hodiaŭ en Jagsthausen; ĝi nombriĝas la plej malnovaj teknikekzempoj siaspece.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 2. Leipzig 1905, p. 692, kio legeblas tiu ĉi interrete.