Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Gvamo

Gvamo
FlagoBlazono

AkvejoPacifiko

Koordinatoj13° 30′ N, 144° 48′ O (mapo)13.5144.8Koordinatoj: 13° 30′ N, 144° 48′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Lamlam [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]
Akvokolektejo544 km² (54 400 ha) [+]
Areo544 km² (54 400 ha) [+]
Loĝantaro153 836 [+] (2020)
HorzonoUTC+10:00 [+]

Gvamo (Gvamo)
Gvamo (Gvamo)
DEC
Map
Gvamo

Vikimedia Komunejo:  Guam [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Flago de Gvamo.
Situo

GuamoGvamo estas insulo kaj dependa teritorio de Usono en Oceanio. La Teritorio de Gvamo (Guåhån en la ĉamora, Guaján en la hispana) estas insulo en la okcidenta Pacifiko apartenanta al Usono kiel teritorio ne aneksita. Temas pri la plej granda kaj suda de la Marianoj.

Datumoj

  • Landkodo: GU.
  • Nacia nomo: Territory of Guam.
  • Areo: 541 km²
  • Loĝantaro: 152,000 fine de la 20-a jarcento, 171.019 en 2006 kun denseco de 312 loĝ/km2.
  • Adm. centro: Agano, en ĉamora lingvo “Agaña”, kun loĝantaro de 1,100 en 2003.
  • Ĉefa urbo: Dededo
  • Lingvoj: angla kaj ĉamora.

Historio

La 6a de marto de 1521, la portugala navigisto kaj esploristo Fernão de Magalhães malkovris la insulon dum la Unua mondĉirkaŭiro, ekposedante kaj ĝin kaj la najbarajn insulojn (Marianoj) nome de la reĝo de Hispanio. Ĝis 1898 la oficiala nomo de la insulo estis Guaján [guaĥAn] (kongrua kun la prononcado kiun reprezentas la aktuala skribado ĉamora).

Konsekvence de la malvenko de Hispanio en la Hispana-usona milito, ĝi estis cedita al Usono en 1898 (ekde tiam oni ekuzis la mallongigan nomon "Guam") diference de la resto de la Marianoj, kiuj estis konservitaj de Hispanio (kaj venditaj venontjare al Germanio). Prenita de Japanio pere de invado en 1941, ĝi estis rehavita de usonanoj post la batalo de Gvamo kiu daŭris el la 21a de julio al la 10a de aŭgusto de 1944. En 1950 oni donis al la insulo reĝimon de interna autonomio, samtempe ke la loĝantaro de Gvamo ekatingis la usonan civitanecon.

Pro la strategia situo en la Pacifiko, la instalaĵoj de la usona armeo estas unuj el la plej gravaj de la tuta oceano. Post la fermo de la bazoj en Filipinoj, kaj la Floto kiel la Aera Forto estis translokigitaj al tiu insulo.

Registaro kaj politiko

Pacifika Nacia Historia Parko, Asan, Guam.

Gvamo estas regita de guberniestro elektita de popola voĉdonado (aktuale Félix Pérez Camacho) kaj ĉambro de 15 membroj. Gvamo elektas unu delegiton por la Domo de Reprezentantoj sen voĉdonrajto, aktuale Madeleine Bordallo. Dum la prezidenta balotado, la civitanoj de Gvamo voĉdonas ankaŭ en paralela voĉdonado, kiu ne kalkuliĝas en la ĝenerala elektado.

En la jardeko de 1980-aj jaroj kaj komencoj de la 1990-aj jaroj, estis grava movado favore konverti Gvamon en teritorio de la Usona Federacio, kio donus politikan statuson similan al tiu de Puerto-Riko kaj la Nord-Marianoj. Ĉiukaze, la federala registaro ne respondis, ĝis kiam la registoj de Gvamo retiris la proponon, dum la 1990-aj jaroj. Estas aliaj movadoj, malpli signifaj kaj kun malpli influo, kiel tiu de formi kune kun la Nordaj Marianoj sendependan federacion. Tiu propono, ne sukcesas, ĉar Usono asertas, ke Gvamo ne havas financan stabilecon por atingi tiun statuson. La samaj fontoj rapide havigas pruvojn de la pliiĝanta fido de Gvamo en la federalaj alportaĵoj, kaj pruvas kiel la statuso de sendependa federacio fakte estus profita por Usono ĝenerale.[1]

Organizado politiko-administra

Ekzistas dek naŭ vilaĝoj en la Insulo de Gvamo kaj multnombraj usonarmeaj bazoj. Gvamo estas dividita en 19 urbojn, kaj inter ili Dededo estas la plej loĝata. La armeo de Usono havas jurisdikcion super multaj bazoj, enhavantaj kvaronon de la totala surfaco de la insulo:

  • Andersen Air Force Base – Yigo
  • Naval Air Station – Tiyan (aktuale administrata de la registaro de Gvamo)
  • Haveno Apra – En la duoninsulo de Orote
  • Naval communications station – Barrigada kaj Finegayan

La Aerbazo de la insulo estas uzata por provizi Bombaviojn B-2. La 10a de oktobro de 2007 4 bombaviadiloj B-2 de la taĉmento 393 alvenis al la bazo de Gvamo por pluhavi aktivan ĉeeston de bombaviadiloj de Usono. [1]

La 23a de februaro de 2008, bombaviadiloj B-2 Stealth de la Aerforto de Usono frakasiĝis surteriĝante en bazo de la insulo de Gvamo. Neniu mortis dum la akcidento. [2]

Geografio

Mapo de Gvamo
Norda parto de Gvamo ekde la spaco
Suda parto de Gvamo ekde la spaco

Gvamo situas en la jenaj koordenatoj: 13.5°N 144.5°Or kaj havas totalan surfacon de 544 km. Estas la plej suda insulo de la ĉeno de la insuloj Marianoj kaj la plej granda insulo de Mikronezio. Tiu ĉeno de insuloj estis kreita de la kolizio de la Pacifika kaj Filipina platoj. La Mariana Fosego, profunda zono de platocedo, estas oriente de la ĉeno de insuloj. Abismo Challenger, la plej profunda punkto de la Tero, situas sudokcidente de Gvamo je 10.911 m de profundeco. La plej alta punkto de Gvamo estas la Monto Lamlam, kiu estas je 406 m super la marnivelo. La insulo de Gvamo estas 48 km longa kaj 6 km ĝis 12 km larĝa. La insulo suferas de tempo al tempo tertremojn kaŭzitajn de la kraŝoj okcidente inter la Pacifika plato kaj la Filipina plato. Lastatempe, okazis tertremoj kun epicentro proksima al Gvamo kun magnitudoj de 5.0 ĝis 8.7. Malkiel ĉe la vulkano de Anatåhan en la Nordaj Marianoj, Gvamo ne havas vulkanan aktivecon. Tamen pro la proksimeco kun Anatahan, la vulkana polvo foje atingas Gvamon.

La norda parto de la insulo estas koralkalka altebenaĵo, dum la suda enhavas vulkanajn montojn kovritajn el arbaroj kaj herbejoj. Koralrifo bordolimigas la plej parton de la insulo, escepte ĉe areoj kie la golfetoj permesas aliron al etaj riveroj kaj elfluaĵoj kiuj venas el la montetoj al la Pacifiko kaj al la Maro de Filipinoj. La loĝantaro estas pli densa en la nordaj kaj centraj regionoj.

Klimato

La klimato estas tropika kaj mara. Ĝenerale estas varma kaj tre humida kun malmulte da vario laŭ sezonoj. La temperaturo diversas inter 30º kaj 24 °C kun mezaveraĝa jara pluvo de 2,180 mm. La seka sezono estas ekde decembro ĝis junio. La aliaj monatoj konsistigas la pluvan sezonon. La monatoj januaro kaj februaro estas konsiderataj la plej malvarmaj de la jaro kun noktaj temperaturoj de ĉirkaŭ 20 °C kaj ĝenerale kun malmulte da humideco. La plej alta risko de tajfunoj okazas inter oktobro kaj novembro ĝenerale. Sed ili povas okazi dum la tuta jaro.

Mezaveraĝo de tri tropikaj ŝtormoj kaj unu tajfuno pasas je malpli ol 180 marmejloj (330 km) de Gvamo ĉiujare. La plej forta tajfuno kiu pasis lastatempe tra Gvamo estis la Supertajfuno Pongsona, kun ventoj de 125 mejloj por horo. Ĝi frapis Gvamon la 8a de decembro de 2002, kaŭzinte amasdetruon. Ekde la Supertajfuno Pamela en 1976 la lignaj strukturoj estis anstataŭitaj de betonaj strukturoj.[2][3] Dum la 1980-aj jaroj la lignaj fostoj ekanstataŭitis de fostoj el ŝtalo kaj betono rezistantaj kontraŭ tajfunoj. En la 1990-aj jaroj multaj hejmoj kaj entreprenoj instalis persienoj kontraŭtajfunaj.

Ekonomio

La ekonomio de Gvamo dependas baze de la turismo, de la usonaj bazoj kaj aliaj federalaj kontribuaĵoj. Kvankam Gvamo ne ricevas eksteran helpon, ĝi ricevas grandajn monsendojn el Usono; Gvamo ne pagas iun ajn impostadon, ĉar ĝi estas protektita de speciala leĝo de la Usona Kongreso.

Nomita "Ameriko en Azio," Gvamo estas populara turismejo por japanaj, koreaj kaj ĉinaj turistoj, kaj kun 20 grandaj hoteloj, galerio DFS, akvario Pleasure Island, kaj aliaj lokoj por aĉetado kaj distro, la plej grava turisma urbo estas Tumon. Ekde Azio estas relative mallonga flugo kompare kun Havajo, krome ĝi posedas hotelojn kun golfejoj. La 90% de la turistoj kiuj vizitas Gvamon estas japanoj.

La ekonomio estas stabila ekde la jaro 2000 grandparte, danke al turismo de Japanio, sed tiu ĵus malpliiĝis. Oni antaŭvidas, ke ĝi stabiliĝos kiam la usonaj taĉmentoj kiu estas nun en Okinavo (proksimume 8000 armeanoj, kaj 10.000 dependaj persono) iros al Gvamo inter 2007 kaj 2008. Gvamo suferas maldungon je 14%.

La Traktato de Libera Asocio inter Usono, la federacio de statoj de Mikronezio, kaj la respubliko de la insuloj Marŝaloj estis subskribita en 1982, kaj ratifita en 1986. Ĝi akceptas en la tuta teritorio de tiuj insuloj de la Pacifiko politikan statuson de libera asocio kun Usono.

Demografio

Laŭ la censo de Usoo de 2.000, la loĝantaro de Gvamo estis de 154.805.[4] La supozita loĝantaro de Gvamo en 2007 estas 173.456.[5] En 2005, la jara kresko de la loĝantaro estas de 1.76%.[6] La etna majoritato de la insulo estas camora, la 57% de la totala populacio. Aliaj etnaj grupoj estas filipinoj 25.5%, blankuloj 10%, ĉinoj, japanoj, koreoj kaj aliaj. Nuntempe la romkatolika estas la religio plej disvastigita en la insulo kun 85% de la populacio de tiu religio. La oficialaj lingvoj de la insulo estas la angla kaj la ĉamora.

Kulturo

La tradicia kulturo ĉamora manifestiĝas en danco, marnavigado, kuirarto, fiŝkaptado, ludoj kiel batu, ĉonka, estuleks kaj bajogu, kantoj kaj modo influita de enmigrado de gentoj de aliaj teroj. La hispana politiko dum la kolonia regado en Gvamo (1668-1898) estis la konverto de la loĝantaro al katolikismo. Tio laŭgrade nuligis la kulturon de la milithomoj de Gvamo, kaj kaŭzis eligon de la indiĝenoj el siaj teroj. Spite la sociaj ŝanĝoj, la matriarkoj de Gvamo —konataj kiel "I Maga'håga"— plusekvis la kulturon, la lingvon kaj tradicion indiĝenajn.

La historiisto Lawrence Cunningham en 1992 verkis, "En la ĉamora sento la tero kaj ties produkto apartenas al ĉiuj. Inafa'maolek, aŭ interdependo, estas la ŝlosilo, la ĉefa valoro de la ĉamora kulturo... Inafa'maolek havas kunlaboran spiriton. Ĉirkaŭ tio moviĝas ĉio en la ĉamora kulturo. Estas pova koncepto de mutualismo kontraŭ individuismo kaj la leĝoj de privata posedo."

En la ĉefa ĉamora kulturo aŭ Pengngan oni enhavas la jenajn kutimojn: kisi la manojn de la maljunuloj (inspire de la kisoj al la ringo de romkatolika episkopo), parola elsendo de legendoj, kantoj, ritoj, persona kiu pardonpetas al praumoj enirante en ĝangalo. Aliaj praktikoj antaŭhispanaj inkludas fabrikon de kanuoj, de belembaotujan (kordo de muzikinstrumento) kaj ritojn de enterigo.

La metiistoj specialiĝas en teksaĵoj, inkludante la interplektitajn niyok kaj åkgak (elfoliajn kestojn, matojn, sakojn, ĉapelojn kaj alimentujojn), la teksilon, la teksitan materialon de fibrojupoj, zonoj kaj kadavrokovriloj, kaj la korpornamon (bidoj, braceletoj, ringoj, zonoj kaj kombiloj faritaj el testudkarapaco). Aktuale estas malmultaj majstroj kiuj pludaŭras per tiuj tradiciaj formoj de arto.

Rilataj temoj

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. (2004) “The Secret Guam Study: How President Ford's 1975 Approval of Commonwealth Was Blocked by Federal Officials”, Micronesian Area Research Center 18 (1). ISBN 1-878453-77-7. 
  2. Guam Catastrophe Model. Risk Management Solutions. Alirita 2007-06-16 . Arkivigite je 2011-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Winds. PacificWorlds.com. Alirita 2007-06-16 .
  4. . "Guam Summary File," Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine American FactFinder, Census 2000 Guam, Aprilo 19a, 2007.
  5. "Guam," Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine CIA World Factbook, Aprilo 17a, 2007, Elŝutita Aprilo 19a, 2007.
  6. MIPT Terrorism Knowledge Base: Guam (2007-05-17). Alirita 2007-07-19 .

Read other articles:

Arnulf IAdipati BayernMasa kekuasaan907–937PasanganJudith dari Friuli (?)AnakEberhardJudithKeluarga bangsawanWangsa LuitpoldingBapakLuitpold dari BayernIbuKunigunde dari SchwabenMeninggalRegensburg, BayernPemakamanBiara Santo Emmeram Arnulf (tgl lahir tidak diketahui; meninggal 14 Juli 937), juga dikenal sebagai yang Buruk (Jerman: der Schlimme) atau yang Jahat (der Böse), merupakan seorang Adipati Bayern yang berasal dari Wangsa Luitpolding. Ia bertakhta dari sekitar tahun 907 sampai ...

 

Ixora chinensis Taksonomia Pagarian: Plantae Klado: Tracheophytes Klado: Angiospermae Klado: Eudicotidae Klado: Asterids Urnos: Gentianales Pamilia: Rubiaceae Henero: Ixora Sebbangan: I. chinensis Dua a nagan Ixora chinensisLam. Kapada a nagan Kitaen ti teksto Ti Ixora chinensis, kadawyan nga ammo iti Ingles iti Chinese ixora, ket ti sebbangan ti mula iti henero ti Ixora.[1] Dagiti sinonimo Bigbigen ti Catalogue of Life rdagiti sumaganad a sinonimo:[1] Bemsetia paniculata...

 

French anthropologist (1935–2023) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Marc Augé – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (July 2023) (Learn how and when to remove this template message) Marc AugéMarc Augé in 2010Director of the School for Advanced Studies in the Social SciencesIn office...

Der Goldene Wagen auf dem Schlussstein des Weinbergtors (2012 saniert und neu vergoldet) Der Goldene Wagen auf dem Schlussstein des Weinbergtors (2010 noch unsaniert) Radebeuler Goldener Wagen ist die östliche der drei Einzelweinlagen der Großlage Lößnitz. Ihre Weinbauflächen liegen alle innerhalb des Stadtteils Oberlößnitz der Stadt Radebeul im Weinbaugebiet Sachsen. Die Lage heißt nach dem direkt nördlich der Hoflößnitz gelegenen Staatsweinberg Goldener Wagen. Die die Landschaft ...

 

  Niviventer culturatus Estado de conservaciónCasi amenazado (UICN)TaxonomíaReino: AnimaliaFilo: ChordataSubfilo: VertebrataClase: MammaliaInfraclase: PlacentaliaSuperorden: EuarchontogliresOrden: RodentiaSuperfamilia: MuroideaFamilia: MuridaeGénero: NiviventerEspecie: Niviventer culturatus(Thomas, 1917)[editar datos en Wikidata] Niviventer culturatus es una especie de roedor de la familia Muridae. Se encuentra en bosques de Tsuga a alturas de 2,000–300 m, solamente en Tai...

 

هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (أبريل 2019) روبرت ر. كالدويل معلومات شخصية الميلاد القرن 20  مواطنة الولايات المتحدة  الحياة العملية المدرسة الأم جامعة واشنطن في سانت لويسجامعة ويسكونسن–ملواكي...

栃木県立栃木翔南高等学校 北緯36度21分54秒 東経139度43分34.5秒 / 北緯36.36500度 東経139.726250度 / 36.36500; 139.726250座標: 北緯36度21分54秒 東経139度43分34.5秒 / 北緯36.36500度 東経139.726250度 / 36.36500; 139.726250国公私立の別 公立学校設置者  栃木県学区 全県一学区校訓 自律・叡智・連帯設立年月日 2006年共学・別学 男女共学課程 全日制課程単位

 

Tallo Gadji oleh Ben Sutherland, 2015Informasi pribadiNama lengkap Tallo Carmel Gadji-Celi Jr.Tanggal lahir 21 Desember 1992 (umur 30)Tempat lahir Magbehigouepa,[1] Pantai GadingTinggi 1,87 m (6 ft 1+1⁄2 in)Posisi bermain PenyerangInformasi klubKlub saat ini SC Bastia (pinjaman dari Roma)Nomor 11Karier junior2005–2006 Stella Club d'Adjamé2007–2008 Centre de formation Cyril Domoraud[2]2010–2011 Chievo2011 → Internazionale (pinjaman)Karier seni...

 

هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (يوليو 2019) جون ويليام كلانسي (بالإنجليزية: John William)‏  معلومات شخصية الميلاد 24 فبراير 1899  نيويورك  الوفاة 2 مارس 1969 (70 سنة)   نيويورك  مواطنة الولايات المتحدة...

DUX4 المعرفات الأسماء المستعارة DUX4, L, double homeobox 4 معرفات خارجية الوراثة المندلية البشرية عبر الإنترنت 606009 GeneCards: 100288687 علم الوجود الجيني الوظيفة الجزيئية • ربط دي إن إي• ‏GO:0000975 transcription cis-regulatory region binding• ‏GO:0001948، ‏GO:0016582 ربط بروتيني• ‏GO:0000980 RNA polymerase II cis-regulatory region sequence-specific DNA bin...

 

クィントゥス・カエキリウス・メテッルスQ. Caecilius L.f. L.n. Metellus出生 不明死没 不明出身階級 プレブス氏族 カエキリウス氏族官職 按察官(紀元前209年、208年)騎兵長官(紀元前207年)執政官(紀元前206年)前執政官(紀元前205年)独裁官(紀元前205年)指揮した戦争 第二次ポエニ戦争後継者 クィントゥス・カエキリウス・メテッルス・マケドニクスルキウス・カエキ...

 

Сумасшедшиеангл. The Crazy Ones Жанр ситком США[d] Создатель Дэвид Э. Келли В ролях Робин УильямсСара Мишель ГелларДжеймс УокХэмиш ЛинклейтерАманда Сеттон Страна  США Язык английский[1] Сезонов 1 Серий 22 (список серий) Производство Исполнительные продюсеры Дэвид Э. Кел�...

Class of high mass planets orbiting close to a star Artist's impression of a hot Jupiter Hot Jupiters (sometimes called hot Saturns) are a class of gas giant exoplanets that are inferred to be physically similar to Jupiter but that have very short orbital periods (P < 10 days).[1] The close proximity to their stars and high surface-atmosphere temperatures resulted in their informal name hot Jupiters.[2] Hot Jupiters are the easiest extrasolar planets to detect via the radia...

 

Artikel ini tidak memiliki referensi atau sumber tepercaya sehingga isinya tidak bisa dipastikan. Tolong bantu perbaiki artikel ini dengan menambahkan referensi yang layak. Tulisan tanpa sumber dapat dipertanyakan dan dihapus sewaktu-waktu.Cari sumber: Pukis mitologi – berita · surat kabar · buku · cendekiawan · JSTOR Dalam mitologi Latvia, Pukis adalah roh halus di rumah-rumah tangga yang membawa kembali benda-benda milik tuannya yang dicuri. Roh...

 

  لمعانٍ أخرى، طالع بونتيفيدرا (توضيح).   Provincia de Pontevedraمـقاطعة بونتيفيـدرا (بالغاليسية: Pontevedra)‏[1](بالإسبانية: Pontevedra)‏    بونتيفيدرا (مقاطعة)العلم بونتيفيدرا (مقاطعة)الشعار الموقع الجغرافي تقسيم إداري البلد  إسبانيا[2][3] المنطقة غاليسيا المسؤولون �...

Cet article est une ébauche concernant un club de football et le Bénin. Vous pouvez partager vos connaissances en l’améliorant (comment ?) selon les recommandations du projet football. AS Tonnerre de Bohicon Généralités Nom complet Association Sportive Tonnerre Football Club de Bohicon Fondation 26 décembre 1994 Stade Stade Municipal de Bohicon (5 000 places) Siège Bohicon Palmarès principal National[1] 1 Championnat du Bénin 1 Supercoupe du Bénin Actualités Pour ...

 

Study of the origin of the universe (structure and evolution) Part of a series onPhysical cosmology Big Bang · Universe Age of the universe Chronology of the universe Early universe Inflation · Nucleosynthesis Backgrounds Gravitational wave (GWB) Microwave (CMB) · Neutrino (CNB) Expansion · Future Hubble's law · Redshift Expansion of the universe FLRW metric · Friedmann equations Inhomogeneous cosmology Future of an expanding universe Ultimate fate of the u...

 

يفتقر محتوى هذه المقالة إلى الاستشهاد بمصادر. فضلاً، ساهم في تطوير هذه المقالة من خلال إضافة مصادر موثوق بها. أي معلومات غير موثقة يمكن التشكيك بها وإزالتها. (يناير 2022) هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. ...

2019 AFF Futsal ChampionshipTournament detailsHost country VietnamCityHo Chi Minh CityDates21–27 OctoberTeams8 (from 1 sub-confederation)Venue(s)1 (in 1 host city)Final positionsChampions Thailand (15th title)Runners-up IndonesiaThird place VietnamFourth place MyanmarTournament statisticsMatches played16Goals scored123 (7.69 per match)Attendance11,718 (732 per match)Top scorer(s) Muhammad Osamanmusa(7 goals)Fair play award Vietnam← 201...

 

Type of carpet Swatches of Berber carpet Berber carpets are carpets hand-woven by the Berber people in North Africa and the Sahara. The carpets come in traditional and modern designs, which are distinguished by different knotting patterns, dyes and fabric textures. History Detail of a traditional Berber carpet The origin of carpet weaving by the Berber populations dates back several millennia. The hand-spun cloth they created was named after the individual tribe, and they used natural fibres ...

 
Kembali kehalaman sebelumnya