Ekde 15-a jarcento la atento de la demonologoj, koncentriĝinta dekomence nur sur la studo de la povoj de la diablo, transiĝis sur la specifajn aktivecojn de la demonoj. La fontoj sur kiuj fondiĝis tiuj piaj esploristoj estis esence konstituitaj de la popolaj krederoj kaj interpretoj de teologoj kaj anakoretoj kaj precipe de poetaj fantazioj.
Unu el tiuj fontoj plej konsultitaj estis la "Pseudomonarchia Daemonum” de Johann Weyer, nederlanda medicinisto disĉiplo de la fama magiisto Agrippa von Nettesheim. En tiu verko estas revuitaj diversaj demonaj estaĵoj kies estas priskribitaj imagaĵoj, apartaĵoj kaj supozitaj povoj.
Ĝuste el tiu verko de Weyer enspiros sugestojn Collin de Plancy por sia Dictionnaire Infernal.
La verko Infera Vortaro prezentas strangan repertuaron, riĉan je epizodoj duonhistoriajn duonlegendajn. Ofte temas pri priskriboj kiuj randiras komikaĵojn, kiuj tamen ofertas grandan antropologian valoron ĉar montras kiamaniere la homa civilizo konceptis nevideblajn kreaĵojn kaj regnojn ĉerpante, laŭlonge de jarcentoj, el mitologio, Sabatorgio kaj magiaj ritoj, bizaraj kredoj kaj apotropaismaj imagoj aŭ el la simpla imagopovo.
Historio de la verko
En la sinsekvo de la eldonoj – ekde la unua (Parizo, 1818) al la sesa de Plon, 1863) – la libro suferis nombrajn modifojn kaj rilate la religian kaj filozofian sentojn de la aŭtoro, dekomence subtenanto de klerismaj tezoj, poste fervora katoliko. Eble la eldono plej fama estas tiu de 1863, en kiu estis inkluzivitaj ilustraĵoj eltiritaj el pridemonaj portretoj de Louis Breton kaj el la “Les diables de litographie”, kolekto de tabuloj de ŝerca demonologio de Eugène-Modeste-Edmond Poidevin.
Kune kun la priskriboj pri la diabloj, la aŭtoro aldonas siajn konsiderojn pri la kredveroj rilate la turmentojn de la Infero. “Nei ke postmorte okazos turmentoj aŭ rekompencoj egalas nei la ekziston de Dio: de kiam Dio ekzistas ĉiam estis tiel. Sed nur Dio konas la punojn truditajn al la kulpuloj, aŭ la lokon kiu ilin entenas. Ĉiuj katalogadoj aranĝitaj ĝis nun estas fruktoj de pli malpli granda senorda imagopovo. La teologoj devas permesi ke poetoj “pentru” la inferon kaj ne mem teruri la homojn per hororaj priskriboj kaj per harhirtigaj libroj. ”[1][2][3]
↑Plancy kompilis granda parton de siaj verko en la norvega ermtejo de Sognefjorden kien deknaŭaĝa retiriĝis, sin dediĉante al literaturaj aktivecoj: inter ili Vortaro de la relikvoj kaj de la miraklaj bildoj.
↑Plancy fine asociiĝis al abato Jacques Paul Migne por kune ellabori Dictionnaire des sciences occultes aŭ Encyclopédie théologique. Li mortis en 1887 95aĝante.