Jarosław Leon Iwaszkiewicz (esperante: Jaroslavo Ivaŝkjeviĉo; naskiĝis la 20-an de februaro1894, mortis la 2-an de marto1980) estis pola verkisto. Li uzis ankaŭ la kromnomon Eleuter.
Iwaszkiewicz naskiĝis en Kalnik (nuntempe Ukrainio. En 1918 li ekloĝis en Varsovio. Sian verkistan agadon li komencis per la verkado de liriko, kunfondis i.a. la avangardisman grupon Skamander. Pli malfrue li verkis ankaŭ prozaĵojn, krome li tradukis.
Apud sia literatura agado li en la 1930-aj jaroj estis ambasadoro en Danio kaj Belgio. Post la 2-a mondmilito li iĝis ano de la pola parlamento kaj prezidanto de la pola verkista asocio. Li mortis apud Varsovio.
La kvarteto de Mendelssohn kaj aliaj rakontoj / esperantigis Jerzy Grum. Antaŭparolo de Andrzej Pettyn. - Warszawa: Polski Zwiazek Esperantystów, 1982.