Estante filo de politikisto li trapasis la abiturientan ekzamenon en 1902 en Montabaur kaj studis filozofion kaj teologion en Paderborn kaj Freiburg. Ordinacio okazis en la 6.4.1906. Mallongan tempon li gvidis internejon por knaboj en Gelsenkirchen antaŭ studo de kanona juro en Romo kie li loĝis en Anima-kolegoi.[1] Post doktoriĝo li estis vikario en Bielefeld en 1909. En 1916 li iĝis paroĥestro de la Preĝejo Sankta Severo (Erfurto) kaj en 1923 li nomumitis preposto de la Katedralo de Erfurto. Paralele li estris la tiean eklezian tribunalon. Dum bombatakoj de la Aliancanoj Freusberg prizorgis protekton de kulturaĵoj kaj post 1945 li tre engaĝiĝis kune kun la katedralarĥitekto Rudolf Stein pri rekonstruoj. En 1945 li deputitis en la Turingia provizora parlamento.
Ĉar post potencakiro de la komunistoj la episkopo de Fulda ne plu facile teleorganizi povis la aferojn en Erfurto oni nomumis Freusberg en 1946 ĝenerala vikario de Fulda kun sidejo en Erfurto. Kaj en la 12.4.1953 li iĝis titulara episkopo de Hadrianopolis en Epiro (nun Distrikto Gjirokastër)[2] kaj helpepiskopo. La konsekron faris Johann Baptist Dietz (Fulda) en la 11.6.1953 kune kun Adolf Bolte (Fulda) kaj Wilhelm Weskamm (Berlino).
La blazona ŝildo dispartiĝas en kvar kampojn per arĝenta kaj ora ankrokruco. La ora ĉelo 1 havas verdan trifoliafolion, la verdaj ĉeloj 2 kaj 3 fluganta oran ankrokrucon kaj ĉelo 4 la blazonon de Erfurto (kaj samtempe de Majenco). Moto lia In Cruce Salus (savo per la kruco) prenitis de la verko Imitatio Christi de Tomaso de Kempis.
Honoroj
Deutsche Friedensmedaille, 1961
Referencoj
↑Joseph Lenzenweger: Sancta Maria de Anima, Herder, Wien kaj Roma 1959, p. 161
Josef Pilvousek: Weihbischof Dr. Joseph Freusberg (1881–1964). Seelsorger und Integrationsfigur für die Katholiken Thüringens. Che: Jahrbuch für mitteldeutsche Kirchen- und Ordensgeschichte 1 (2005), p. 79–95.