Kaŝano (perse: كاشان, latinigo : Kāshān), estas historia urbo en centra Irano.
Ĉar plimulto de tapiŝoj en la mondo estas produktataj en Kaŝano, ĝi estas konata kiel la ĉefurbo de la tapiŝo-industrio en la mondo[1]. La urbo plejparte allogas pro la kontrasto inter la grandega vasteco de la dezerto kaj la verdaĵo de bone konservitaj oazoj.
Pro la centra pozicio en Irano Kaŝano estis iam la religia ĉefurbo de la lando[2]. Kaŝano posedis gravan judan komunumon kun kultura centro, sed la plimulto de ili elmigris al Usono.
Geografio
Kaŝano situas proksime de Esfahano kaj je ĉirkaŭ 220 km sude de Teherano kaj je 90 km de Ĥomo. Ĝi estas je la rando de dezerto (oriente de la urbo) kaj ĉirkaŭita de la unua granda oazo survoje inter Ĥomo (perse : قم / Qom / Kum) kaj Kerman, en la provinco Isfahano, sur la irana altebenaĵo.
Klimato
Kaŝano havas tipan aridan klimaton kun malvarmaj vintroj sed kun varmegaj someroj, sed en la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kiuj situas sur pli granda alteco, estas pli mildaj temperaturoj.
Historio
La urbo estas fondita de edzino de kalifoHarun al-Raŝid (هارون الرشيد). Ĝi estis ĉiam konata pro siaj tapiŝoj kaj dum la mezepoko pro siaj ceramikaĵoj. Oni supozas ke Kaŝano estas la plej malnova urbo de Irano. La nomo de la urbo estas derivata de kāšī, la persa vorto por 'tegolo'. En 1778 la urbo estis tute detruita de tertremo.
Turismo
Kvankam turismaj vidindaĵoj en Kaŝano estas potence interesegaj al turistoj, la urba turismo ne estas plene disvolvita (malpli ol 1000 turistoj jare).
Vidindaĵoj en Kaŝano
Dum la lastaj jaroj forte kreskis la turismo pro la 1700 historiaj monumentoj kaj metiejoj en la urbo. La plej malnova vidindaĵo de Kaŝano estas Monteto Sialko, kio aĝas inter 7500 ĝis 8000 jaroj.
Alia plej fama vidindaĵo de Kaŝano estas la ĝardeno Fin (perse : باغ فین Bag-e Fin), kio estas la plej antikva persa ĝardeno kiu konserviĝis ĝistempe kaj nun estas mondheredaĵo de Unesko kaj unu el la plej famaj ĝardenoj en tuta Irano. Ĝi estis dezajnita kiel klasika persa vizio de la paradizo.
En Kaŝano oni trovas antikvajn tradiciajn rezidejojn (precipe el la 18-a kaj 19-a jarcentoj) de komercistoj kaj princoj kiel la Domo de Abbasioj (perse: خانه عباسی ها, Ĥane-je Abbasiha), la Domo de Boruĝerdioj (perse: خانه بروجردی ها, Ĥane-je Boruĝerdiha), la Domo de Amerioj (perse: خانهٔ عامریها, Ĥane-je Tabatabaiha) kaj la Domo de Tabatabaioj (perse: خانهٔ طباطباییها, Ĥane-je Tabatabaiha), nun muzeo kaj irana kultura heredaĵo. Ili ilustras pleje la gaĝaran estetikon.
La tradicia Bazaro de Kaŝano (perse: بازار کاشان - Bazar-e Kaŝan), estas tre malnova bazaro en la centro de la urbo, kio plejeble estis konstruita en la selĝuka epoko kun renovigadoj dum la safavida periodo.
Inter multnombraj aliaj historiaj vidindaĵoj en Kaŝano, menciindas ankaŭ du selĝukajminaretoj kaj pluraj moskeoj tra la tuta urbo.
Apudaj turismaj lokoj
La miriga kaj vidinda Nijasar Kaverno (perse : نياسر غار) kio estas homfarita kun entuta longo de ĉ. 2500 metroj, troviĝas apud Nijasaro. Ankaŭ apudaj loĝlokoj kiel vilaĝo Abjaneo kaj urbo Gamsaro allogas turistojn tutjare. Nijasaro (perse : نياسر) estas apuda urbeto kun multaj ĝardenoj fama pro la Festivalo de Preparado de Rozakvo (1-an de majo). Je 4km de Kaŝano troviĝas la Sialk Monteto (perse : تپه سیلک) kiu kiel arkeologia loko sufiĉe bone konserviĝis de antaŭ ĉ. 7000 jaroj. Kaŝano ankaŭ estas konata pro la dezerto Maranĝabo kaj Karavanserajo situantaj proksime de la lago Namako (signifanta: Lago Salo).
Transporto
La stacidomo de Kaŝano estas ligita kun la nacia fervoja reto. Kaŝano havas ankaŭ flughavenon (Kaŝana Flughaveno) de kie antaŭvideblas flugadoj al insuloj Kiŝo kaj Geŝmo sude de Irano kaj Naĝafo en Irako.
Edukado
En Kaŝano ekzistas tri universitatoj:
Kaŝana Malferma Islama Universitato (perse: Daneŝgahe Azade Eslamije Kaŝan دانشگاه آزاد اسلامی کاشان)
Kaŝana Universitato (ŝtata) (perse: Daneŝgahe Kaŝan دانشگاه کاشان)
Kaŝana Universitato pri Medicinaj Sciencoj (perse: Daneŝgahe Azade Eslamije Kaŝan دانشگاه آزاد اسلامی کاشان)
Reza Abbasi, Riza yi-Abbasi aŭ Reza-e Abbasi, رضا عباسی en persa, kutime Reza Abbasi kaj Aqa Reza aŭ Āqā Riżā Kāshānī (ĉirkaŭ 1565–1635) estis grava persa miniaturisto de la Skolo de Esfahano dum la fino de la Safavida periodo.
Sohrab Sepehri, unu el la plej famaj nuntempaj poetoj kaj pentristoj de Irano.
En Kaŝano inter la 28-a kaj la 31-a de marto 2019 okazis la unua internacia kunveno. Temis pri la 12-a Internacia Mez-Orienta kaj Nord-Afrika (MONA 12) Esperanto-kunveno[4]. En la kunveno partoprenis geesperantistoj el pli ol 10 landoj.