Karaikudi, ankaŭ Karaikkudi, (tamileகாரைக்குடி) estas urbego en distrikto Sivaganga, en subŝtatoTamilnado, en sudorienta Barato. Ĝi estis deklarita heredaĵurbo. La loknomo derivas sian nomon de dorna planto.
En 2011 Karaikudi havis 106 714 da loĝantoj. La meza legopovo estas 81.48%.
Historio
Karaikudi estis establita en la 19-a jarcento. Mahatma Gandhi faris du paroladojn en la urbo en 1927. La municipo estis fondita en 1928, en pli altaj statusoj en 1973, 1988 kaj 2013.
Ekonomio
Karaikudi estas evolua urbo precipe industrie. Gravas ankaŭ la hejmindustrio, la virinoj teksas korbojn el palmfolioj, la viroj produktas kahelajn mozaikojn.
Religio kaj lingvoj
La ĉefa religio en Karaikudi estas hinduismo. La tamila estas la oficiala lingvo.