Estante filo de lernejestro li frekventis la gimnaziojn en Lüneburg kaj Lubeko kaj studis de 1661 politiksciencojn en Helmstedt ĉe Hermann Conring, historion ĉe Eberhard, etikon ĉe Samuel Rachel kaj teologion ĉe Balthasar Cellarius. Post la morto patra li transprenis en majo 1663 la lernejan estradon en Saalfeld (Saale). Doktoriĝo pri filozio sukcesis en 1671 ĉe la universitato de Jena; samloke li ekigis docentadon kaj disputadojn. En 1675 li katedre posteulis la historiiston Johann Andreas Bose kaj ĝismorte tiuloke profesoris. En 1678 li fariĝis doktoro pri teologio.
Graveco
Inspirite de Conring li okupiĝis jam frue pri la historio de Turingio. En 1674 aperis lia ĉefa verko historiografia, Nucleus historiae Germanicae (traduko en la francan fare de Jean-Baptiste de RocolesHistoire de l'Empire de l'Allemagne, 1681). Lia intensa publikigado komenciĝis per verko pri la urbo Goslar kaj Lüneburg. Al multaj li konatiĝis danke al du publikigitaĵoj pri la turingia historio (1685 kaj 1688) kiujn li planis nur kiel komencon de plej granda verko. Por tio li esploradis multe en arkivoj kaj bibliotekoj de Gotao kaj Wernigerode.
En lia ampleksa postlasitaĵaro troviĝas, krom pluraj urbhistoriaj skizoj, ankaŭ tiam modaj prelegoj pri politika kaj ŝtata historioj kaj, memkompreneblaj, pluaj aferoj rilataj al Turingujo. Postmorte oni eldonis kelkajn el ili: juste oni nomus lin unua landa historiisto de Turingio kiu propraokule vidis multajn fontojn neniam presitajn.
Aliaj verkoj
De ianuis veterum, 1672
Martyrum cruciatibus in primitiva ecclesia, 1673 (represo 1696)
Historia antiquissimae urbis Bardevici, 1674
Epistola de antiquo statu Thuringiae sub indigenis, Francorum Germaniaeque regibus … usque ad ortum landgraviorum, 1675
Nucleus historiae Germanicae, origines, incrementa ac immunitatem Germanici imperii … exhibens, 1675 (represo 1682)
Historia Ioannis Friderici Electoris Saxonici, 1678 (²1729, ³1743)
Historia antiqua libera atque imperialis civitatis Norimbergae, resp. Andreas Straub, 1679
Bericht, wie es mit der professio theologiae Augustanae Confessionis auf der Universität zu Erfurt eigentlich für ein Bewandtnis hat, 1680
Antiquitates gentilissimae et christianissimae Thuringicae, 1685
Antiquitates regni Thuringici, 1688
Harmonia historiae passionis Jesu Christi libri tres, 1691
Origines et successionem principum Arausionensium usque ad Wilhelmum III, Magnae Britanniae regem, 1691
Christliche Vermahnung, daß man sich an die bishero wider Ihn herausgegebene Pasquillen nicht kehren … möge, 1691
Introductio in historiam ecclesiasticam et singulas ejus partes, 1694 (eldono parte pligrandigita 1718)
Memorabilia Historiae Luneburgicae, 1714 (kune kun H. Cause)
Brevis introductio in historiam [...] ubi maxime triumviri reficiendis rebus Germanorum, Conring, Sagittarius, Meibom, recensetur, 1727
Thüringische Geschichte, aus den Handschriften … gezogen, 1772
Saalfeld. Historien, eldonis E. Devrient, 1904
Fonto
Menk, Gerhard, "Sagittarius, Caspar". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 351-352 (tie ĉi interrete)