La adjektivo "katara" devenas el greka vorto, katharos, kiu signifas "pura". La Kataroj neniam uzis tiun nomon, sed tutsimple nomis sin mem la "bonaj homoj" aŭ "bonaj kristanoj" (okcitanlingve, bons òmes aŭ bons crestians, ĉar la plejparto el ili vivis en Langvedoko, kie oni parolis, kaj ankoraŭ parte parolas, tiun lingvon).
La kredoj
Ili kredis, ke Jesuo estas Filo sole de Dio. Ili havis geajn pastrojn. La virinoj estis konsiderataj egalaj al la viroj antaŭ Dio kaj povis esti pastrinoj, prediki, kaj pardoni pekojn de gekredantoj.
La pastroj faris voton vivi laŭ la Vero, i.a. manĝi nek viandon, nek ovojn, nek lakton, vivi ĉaste, nenion individue posedi.
La Roma eklezio komencis brulmortigi ilin ekde la jaro 1022 kaj daŭrigis 300 jarojn brulmortigante milojn da Kataroj, ĉar ili ne akceptis alian ol sian kredon vera.
Sekvantoj
Multaj kataroj postvivis la krucmiliton, sed neniam plu reorganiziĝis kiel grupo. La ideoj de katarismo restis popularaj kaj reaperis en kelkaj herezoj aperitaj en la nordo de Italio kaj la sudo de Francio. Kelkaj el ili iĝis folkloraj kaj postvivis en popola religia sento kaj nerekte influis, ekzemple Spiritismon.
Ellen G. White, komencantino de adventismo, rigardis katarojn kiel antaŭloj de protestantismo kaj, ne rekte, de adventistoj, kvankam iliaj kredoj ŝajnas tro malsamaj al tiuj de adventistoj.