Kebekio aŭ Kebeko[1][2] (franceQuébec (elparolata: [kebɛk]), angleQuebec (elparolata: [k(w)əˈbɛk]), populare "la belle province" (la bela provinco)) estas la plej granda provinco de Kanado kun areo proksimume duoblo de tiu de Francio. Ĝia ĉefurbo estas Kebekurbo. La urbo plej granda de Kebekio estas Montrealo, unu de la plej grandaj kaj gravaj urboj de la tuta Franclingvio. Pli ol 5.700.000 kebekianoj parolas la francan kiel gepatran lingvon (kebekia dialekto), kaj en Kebekio, multe da anglalingvanoj ankaŭ uzas tiun lingvon.
Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 8 501 833 loĝantoj sur areo de 1 542 056 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².
La nuna ĉefministro de Kebekio ekde la 18-a de oktobro 2018 estas François Legault. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Manon Jeannotte.
En 1867, Kebekio fariĝis unu el la fondaj provincoj de la kanada konfederacio, kaj la kebekianoj konservis la rajton paroli la francan kaj praktiki la Katolikismon. Hodiaŭ, multaj kebekianoj deziras apartigi sin de Kanado por konservi sian kulturon kaj por plibonigi sian vivon. Bedaŭrinde, tiu etna fiero havas malbonan ekonomian efikon. Pro necerto pri la estonteco de Kebekio, multaj firmaoj (inkluzive la faman Bankon de Montrealo) simple translokigis siajn ĉeflokojn el Kebekio. Tamen, post la plej lastatempa referendumo pri suvereneco en 1995, la provinco ekrekreskis ekonomie per altteknologio kaj internacia komerco.
En la lasta semajno de julio 2020 devis okazi en Kebekurbo la 53-a ILEI-Kongreso, sed estis prokrastita pro la pandemio. En la unua semajno de aŭgusto 2020 devis okazi la 105-a Universala Kongreso en Montrealo, sed same estis prokrastita pro la pandemio.