Konstruado estas agado, kiu produktas daŭrajn artefaritajn ejojn, firme ligitajn kun la grundo, kiuj ebligas restadi tie ŝirmita kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo (domojn) kaj ĉiajn substrukturaĵojn, sumatajn per la nocio konstruaĵo. Oni ĝenerale disdividas la konstruadon je surtera konstruado kaj subter(nivel)a konstruado.
Laŭ Francisko Azorínkonstrui estas Kunmeti partojn en ĝusta loko k. ordo por formi tuton.[1] Li indikas etimologion el la latina construere, el cum + struere (kun akumuli). Kaj li aldonas la terminojn konstruaĵo, por objekto konstruata, edifico, monumento, muro k.c.; konstruisto aŭ konstrulaboristo, konstruado, konstruarto, konstrumaterialo, konstrumaŝino, konstruŝtono, konstrugrundo, konstrutereno, konstruplano, konstruestro, rekonstrui, dekonstrui, subkonstrui.[2]
Malkonstrui
Malkonstruado en konstruado estas aparta tekniko kaj arto kiu dependas de la specifa celo de la malkonstruota edifico aŭ parto, de la rekonstruota konstruaĵo, de la medio, de la disponeblaj resursoj ktp.
Laŭ Francisko AzorínDetrui estas Dekonstrui, malkonstrui, ĉu iom post iom, ĉu subtilforme.[3] Kaj li indikas etimologion el la latina destruere, el de + struere (de construi).[4]
Gruoj estas esencaj en granda konstruado, kiel ĉe ĉi tiu konstruata nubskrapulo en Melburno.
Konstruaĵa konstruado por apartamentobloko.
Konstruado sur la Nordo Bytown Ponto en Otavo, Kanado. Gruo estas ligitaj al suba barĝo enen la akvo. Ĉi tiu barĝo estos lokiĝita sub tranĉanta laboro sur la ponto por malpliigi la ĉirkaŭaĵan influon.