Listo de dukoj de Normandio
Blazono de la dukoj de Normandio
Listo de la dukoj de la historia duklando Normandio .
Rollo estis nomita per la normana titolo jarlo de Normandio , nur Rikardo la 2-a ekportis la titolon duko de Normandio .
Dukoj de Normandio
911 -927 : Rollo , grafo de Rouen , jarlo de la Normanoj
927 -942 : Vilhelmo la 1-a , "Vilhelmo Longa Glavo", grafo de Rouen , jarlo de la Normanoj († 942 ).
943 -996 : Rikardo la 1-a , grafo de Rouen , jarlo de la Normanoj , prenos la titolon duko de Normandio († 996 ).
996 -1026 : Rikardo la 2-a , duko de Normandio († 1026 ).
1026 -1027 : Rikardo la 3-a , duko de Normandio († 1027 ).
1027 -1035 : Roberto la 1-a , duko de Normandio († 1035 ).
1035 -1087 : Vilhelmo la Konkerinto , duko de Normandio, reĝo Vilhelmo la 1-a de Anglio
1087 -1106 : Roberto la 2-a , duko de Normandio
1106 -1135 : Henriko la 1-a , Beauclerc , duko de Normandio, reĝo de Anglio
1135 -1137 : Stefano de Blois , grafo de Boulogne kaj Mortain , reĝo de Anglio
1137 -1144 : Eustach de Blois
1144 -1150 : Gotfredo Plantaĝeneto , grafo de Anjou kaj Maine , duko de Normandio, filo de Fulko la 5-a kaj bofilo de Henriko la 1-a
1150 -1153 : Henriko la 2-a , grafo de Anjou kaj Maine , reĝo de Anglio
1153 -1156 : Vilhelmo († 1156), filo de Henri
1156 -1189 : Henriko la 2-a, duafoje
1189 -1199 : Rikardo la 1-a , "la Leonkora", reĝo de Anglio, grafo de Anjou kaj Maine , duko de Akvitanio
1199 -1204 : Johano , "sen Tero", reĝo de Anglio
En 1204 Francio rekonkeris la kontinentan parton de Normandio. La kvar normandaj insuloj tamen restis ĝis hodiaŭ sub la rego de la britaj reĝoj. Sub la Valois la duklando estis donita plurfoje al tronsukcedonto aŭ al iu filo de reĝo.
Inter 1418 kaj 1450 Normandio estis sub la rego de la anglaj reĝoj Henriko la 5-a kaj Henriko la 6-a .