Lito.
Romia lito, el Pompejo, 50-40 a.K.
Lito estas malmola meblokadro kun molaj remburaĵoj, matracoj, kiu estas ofte trovebla en dormoĉambro kaj kiu povas esti uzata por dormado , ripozado , kaj amorado .
Laŭ Francisko Azorín lito estas Meblo por kuŝi, dormi. [ 1] Li indikas etimologion el la greka lektron (lito) kaj de tie la latina lectus .[ 2]
Litoj kaj iliaj matracoj estas farataj laŭ kelkaj normaj litdimensioj .
Littuko kaj litkovrilo kovras kaj protektas la liton. Dum dormo oni metas la kapon sur unu aŭ kelkaj litkusenoj . kapkusenoj. Laŭ la mondregionoj ekzistas multaj manieroj meti kovrilojn kaj kusenojn por doni varmon kaj komforton al la uzanto/j de la lito. Post dormado oni devas reordigi la liton, kovrilojn, kaj kusenojn.
Specoj de lito
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverbo pri lito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof [ 3] :
„ Kiu amas la liton, ne akiros profiton. ”
Bildaro
Individua lito.
Lito kun doselo (Luvro).
Le lit , pentraĵo de
Toulouse-Lautrec (1892).
Notoj
Bibliografio
GLOAG, J. A Short Dictionary of Furniture [Liverpool]: Tinling and Co. Ldt., 1952
RODRÍGUEZ BERNÍS, S. Diccionario de Mobiliario [Madrid]: Ministerio de Cultura, 2006
BELDEGREEN, A. The Bed [Boston]: Little, Brown and Co. International Division, 1991
PIERA, M.; MESTRES, A. El Moble a Catalunya. L'Espai Domèstic del Gòtic al Modernisme [Barcelona]: Angle, 1999
M.E.A.C. Mueble Español. Estrado y dormitorio [Madrid]: Consejería de Cultura de Madrid, 1990
CREIXELL CABEZA, R.M. Els Llits Policromats Catalans en el s.XVIII. Els Focus d'Olot i Mataró [Barcelona]: Universitat de Barcelona, 1997
PIERA, M. Taller de Catalogación de Mesas y Camas [curset monogràfic]. [Barcelona]: Associació per a l'Estudi del Moble, 2014
Eksteraj ligiloj
Referencoj