Hansa urbo • universitata urbo • ĉefregioncentro • ĉefurbo de distrikto en Germanio • granda sendependa urbo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio
La urbo Lüneburg (en Esperanto Luneburgo) situas proksimume 50 kilometrojn sudoriente de Hamburgo, je la rando de la erikejoLüneburger Heide, apud la rivereto Ilmenau. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 76 837 loĝantojn. Lüneburg apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
En la frua mezepoko Lüneburg estis unu el la plej riĉaj germanaj urboj kaj estis grava urbo de la komerca ligo Hanso. La fonto de tiu ĉi riĉeco venis el la salminejo – salo tiutempe estis tre valora krudmaterialo. Supozeble tiu salminejo apartenas al la plej malnovaj de la mondo: En la jaro 956 post Kristo, kiam Lüneburg unuafoje estis dokumente menciita, ĝi jam estis funkcianta, kaj ĝis 1980 ĝi estis seninterrompe uzata.