Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Macondo

Macondo [maKONdo] estas fikcia vilaĝo kie okazas la agado de la romano «Cent jaroj da soleco» de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez, kiu ricevis la Nobel-premio pri literaturo en 1982. Ankaŭ aliaj romanoj de la sama verkisto disvolvigas agadon kiuj okazas en Macondo, aŭ en ili oni mencias tiun vilaĝon. Ĉefe en «Cent jaroj da soleco» la vilaĝo iĝas mikrokosmo kie okazas ĉio: ekfondo, loĝado, kresko, industrio, inventoj, sociaj problemoj, strikoj, subpremado, enlandaj militoj, naturaj katastrofoj kaj eĉ la fina detrua uragano, same kiel en la Biblio fakte.

La tragedia rakonto de Macondo foje estas komparita kun la rakonto de la mondo, kaj sekve, la fino de Macondo estas komparita kun la neevitebla fino de la mondo. Pro tio Macondo iĝas konata literatura koncepto kiu transiras al aliaj kulturaj kuntekstoj kiaj parodioj, muziko, pentrarto ktp.

La propra Gabriel García Márquez en sia membiografio "Vivir para contarla" (2002) indikas, ke "Macondo" estas la nomo de bieno (plej verŝajne rilata al iu plantonomo) bananplanteja proksima al Aracataca kiu atentigis lin eble dum fervoja veturado kaj maturece li komprenis, ke temas pri ties sonoreco poezia.[1]

En 2004, pro surloka iniciato, oni proponis renomigi Aracataca, naskurbo de Gabriel García Márquez, kiel Macondo cele reaktivigi la ekonomion de tiu vilaĝo. Tamen la okazanta referendumo en Aracataca montris malmultan intereson pri la afero ĉe la loĝantaro kaj tio ne estis aprobita. Super la ĉefŝoseo en la malriĉa urbo estis afiŝita la avizo, "Bonvenon al la magia mondo de Macondo", sed la ĉar propono ne pasis kaj Macondo restos nura fikcio.

Referencoj

  1. Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ: Vivir para contarla. Bogotá: Norma (primera edición), 2002; ISBN 978-958-04-7016-2.
Kembali kehalaman sebelumnya