Natursciencoj estas sciencoj, kiuj okupiĝas pri la viva kaj neviva naturo.
Principoj de la natursciencoj
Natursciencoj okupiĝas pri fenomenoj en la naturo kaj serĉas leĝojn, kiuj priskribas la kaŭzojn de tiuj fenomenoj.
Ĝis la fino de mezepoko la leĝoj plej ofte estis formulataj nur baze de simpla observado kaj rezonado. La valideco de la leĝoj formulataj ne estis kontrolata pere de eksperimentoj.
Ekde la tempo de Galileo Galilei oni uzas modernan natursciencan labormetodon, kiu kontrolas la validecon de la leĝoj supozitaj pere de taŭgaj, ripeteblaj eksperimentoj.
La skemo de tiu metodo estas ilustrita flanke.
Ekzemplo:
Fenomeno observata: Ŝtono falas pli rapide ol plumo.
Rezonado: La ŝtono estas pli peza ol la plumo.
Do la leĝo povus esti: Ju pli peza iu korpo estas, des pli rapide ĝi falas. (erara leĝo!)
Tio estas la leĝo, kiu estis formulata de la greka filozofo Aristotelo en la kvara jarcento a.K. En la sekvantaj jarcentoj, neniu vere kontrolis la validecon de tiu simple formulata leĝo.
Nur je la fino de la 16-a jarcento, Galileo Galilei decidis kontroli validecon de la leĝo formulata de Aristotelo farante taŭgajn eksperimentojn. El tiuj li konkludis ke: Sen rezisto de aero ĉiuj korpoj falas kun sama rapido.
Astronomio: traktas la studo de la astronomiaj objektoj, siaj movadoj, siaj rilataj fenomenoj, sia registriĝo kaj la esplorado de sia fonto el la informo, kiu alvenas al ĝi per la elektromagneta radiado aŭ per alia ajna medio.
Geologio: traktas la studo de la Tero kaj la rokaj astronomiaj objektoj, la materio kiu komponas ĝin, sia strukturo, siaj formadaj meĥanismoj kaj la ŝanĝoj aŭ modifikoj kiu ĝi eksperimentis el sia fonto.
Kemio: traktas la studo de la kompono, la strukturo, la propraĵoj de la materio, kaj la ŝanĝoj de siaj kemiaj reakcioj.