Laŭ sciencaj teorioj, Nov-Gvineo estis geografia parto de la aŭstralia ĉeftero ĝis antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj, kiam ekestis la markolo de Torres kaj dividis la insulon disde la kontinento.
La teritorio de Nov-Gvineo estas nuntempe dividita inter du landoj: la okcidenta parto apartenas al Indonezio, dum la orienta parto estas la memstara lando Papuo-Nov-Gvineo (monarkio kun la sama monarko kiel Britio).
Antaŭe, la nun indonezia parto estis nederlandakolonio. La nordorienta parto de la insulo estis antaŭe germana kolonio, dum la sudorientan parton regis unue Britio kaj poste Aŭstralio. Post la unua mondmilito, Aŭstralio transprenis la regadon ankaŭ de la germana parto; en 1975, la tuta orienta parto de Nov-Gvineo sendependiĝis.
La okcidenta parto restis nederlanda, kiam sendependiĝis Indonezio en 1949, sed en 1962, post armita konflikto inter Indonezio kaj Nederlando, Nederlando cedis Okcidentan Nov-Gvineon al Indonezio sub premo de la UN kaj Usono.
↑Jorge Camacho: Romano pri amikiĝo kun kanakoj, recenzo pri Kanako el Kananam de Kenneth G. Linton, nome aŭstraliano en Nov-Gvineo en 1944-1945. Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2014. paĝoj 127-128.