„ Kaj estis unu profetino, Anna, filino de Fanuel, el la tribo de Aŝer (ŝi estis grandaĝa, loĝinte sep jarojn kun sia edzo de post sia virgeco, kaj estinte vidvino okdek kvar jarojn), kiu neniam foriris el la templo, adorante per fastoj kaj preĝoj nokte kaj tage. Kaj alveninte ĝuste en tiu horo, ŝi dankis Dion, kaj parolis pri li al ĉiuj, kiuj atendadis la elaĉeton de Jerusalem.[1]”
El tiuj tri versoj de Luko, la jeno konatas pri Anna:
Luko priskribas ŝin kiel "grandaĝa". Multaj bibliaj versioj kaj malnovaj komentoj deklaras ke ŝi havis 84 jarojn.[2][3]
Eklezia tradicio kaj adoro
La katolika eklezio kaj la Orientaj ortodoksaj eklezioj memorfestas ŝin kiel sanktulo "Anna la profetino". La orientaj ortodoksaj eklezioj konsideras ke ŝi kaj Simeon, saĝa maljuna viro kiu kun ŝi estas en la templo kiam alportatas la beba Jesuo, estas la lasta profetoj de la Malnova Testamento. Ambaŭ havas sian memorfestan tagon la 3-an de februaro, la tagon post la tradicia memoro de la kandelfesto.