Provenco, okcitanlingve Provença [pʀuˈvensɔ] (Prouvènço laŭ mistrala normo) kaj franclingveProvence [pʁɔ'vɑ̃s], estas histori-kultura regiono el Okcitanio. Estas ankaŭ la nomo de antikva reĝolando kaj posta graflando.
Nuntempe ĝi situas en Francio kaj akordiĝas kun granda parto de ĝia administra regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura, sud-oriente de la franca regno. Provenco etendiĝas el regiono Nimes ĝis la dekstra bordo de la rivero Var kie limiĝas kun la antikva Graflando Nico.